Academia.eduAcademia.edu

Klopodu organizi, ne vane!

aktualigita versio: 2005-05-12 "La movado por internacia lingvo havis, ĝis nun, iel klikan kaj ezoteran fonon. Laŭ impreso, ĝi povas preni karakterojn de internacia Aperta Forumo. La kreskanta grado per kiu lingvistoj, matematikistoj kaj sciencistoj estis pripensantaj la problemon, estas signo bone promesanta por la estonto. Estas bona fakto, ke la ideo de internacia lingvo ne estas plu prezentata en idealismaj terminoj, sed pli kaj pli ĝi prenas la aspektojn de praktika kaj teknologia problemo kaj de ekzerco purigadi la pensoprocezon." Edward Sapir, 1925 Enkonduko.

Federico Gobbo Klopodu organizi, ne vane! aktualigita versio: 2005-05-12 “La movado por internacia lingvo havis, ĝis nun, iel klikan kaj ezoteran fonon. Laŭ impreso, ĝi povas preni karakterojn de internacia Aperta Forumo. La kreskanta grado per kiu lingvistoj, matematikistoj kaj sciencistoj estis pripensantaj la problemon, estas signo bone promesanta por la estonto. Estas bona fakto, ke la ideo de internacia lingvo ne estas plu prezentata en idealismaj terminoj, sed pli kaj pli ĝi prenas la aspektojn de praktika kaj teknologia problemo kaj de ekzerco purigadi la pensoprocezon.” Edward Sapir, 1925 Enkonduko. En Nova Sento 2 (36), 2005, aperis provoka artikolo titole “Ĉu Krizo de la Esperantista Junularo?” de Selena Contin. Ŝi alvokis helpon por trovi rektan vojon por eliri ĉi tiun krizon, kaj mi, taksante la vivo de la junulara movado tre grava, decidis respondi. Mi respondas esperante, ĉar mi volas senti min libera diri malalagrablaĵojn, kompreneblaj kaj komprenindaj nur de la ronda familio. La artikolo enhavas kelkajn interesajn demandojn kaj rimarkojn. Unue, rimarkindas la sekvo: “kiom kaj kiel la nuna IEJ-estraro engaĝigas por vastigi Esperanton inter gejunuloj?” La aŭtorino proponas respondon, nome ke aktivuloj perfektigu en antaŭdefinitaj roloj (sed: definitaj de kiu?). La kaŭzon de la krizo oni povas trovi en la multo da eksteraj engaĝoj de la estraranoj. Permesu al mi diri, ke ne temas pri demando bone formuligita: ĉu respondi al ĉi tiu demando gravas? Ĉu ajna respondo havas efikon, krom malaltigi la jam ne altan moralon de la IEJ-estraro, kaj eble de l' aktivularo? En Neŭro-Lingvistika Programado (NLP) – fako kiun mi konsilas studi kaj apliki al ĉiu verda aktivulo, juna aŭ ne – bona demando estas demando kies respondo dependas de vi mem ('vi', individue aŭ grupe, kiu faras la demadon mem), ne de eksteraj, nekontrolebaj, faktoroj. Ĉu vere ŝanĝante la estraron junmovada krizo ĉesos? Miaopinie la afero pli komplikas: la krizo ne fontas de individuoj, ĝi radikas en rutinaj kutimoj, kaj mi klarigos. Pli interese estas la dua demando: “kiome influas la ekonomia kaj politika faktoroj en la elektoj de la gejunuloj?” Ankaŭ tiu demando estas malbone formuligita, simple ĉar ĝi tro abstraktas, sed la grunda intuicio validas. Kontekstigante la demandon, ni rilatas la vorton 'elekto' al la libertempaj okupoj de la averaĝa juna italo, tiel, ke ni povas trovi interesan respondon. Oportuna rilato, ĉar Esperanto ja estas hobio, libertempa okupo, t.e. libertempa de la por(plu)vivaj engaĝoj, studado aŭ eĉ pli laborado. Krom malmultaj esceptoj, 1 plejparte aktivuloj de la verda lingvo, junaj kaj ne, neniel gajnas salajron nek eĉ unu groŝon danke al la lingvo kaj vivo. Male, oni devas elspezi tempon kaj monon pro tiu hobio. Esperanto, samkiel rezonado kaj filozofado, panon ne donas. Do, la demando povas iĝi en: “Kiel juna italo elektas priŝatatan okupon en sia libera tempo? Laŭ kiu principo?” Laŭ miaj spertoj de eksjunulo kaj universitata docento, mi malkonforte deklaras, ke ĉi tiu estas la generacio de 'crediti formativi'. Gejunuloj rezonas precipe en terminoj de kreditoj kaj debitoj, do finfine la gvidkonduto estas io simila al “mi faras ion nur se utilas al mi en la mallonga periodo”. Tio povas esti utila 'faktoro' por Selena. Konsekvence, aktivulo devas substreki la konkretajn faktojn, la aplikatajn avantaĝojn, eklernante la esperantan, faktojn kaj avantaĝojn validaj en la ĉiutaga vivo de iu ajn juna italo. Konsile, parolante pri l' Afero ĉiam restu je konkreta nivelo: ĉiam parolu pri Esperanto kiel socia kaj kultura fenomeno, vivanta lingvo, alivorte kio estas ĉi kaj nun. Selena rimarkas, ke “Esperanto perspektatas kiel revutopio de la junularo”. Temas pri nesciado: transirigu la ideojn de via aŭdantaro de revutopio al la realo: lingvo, vivo, spertoj – vidu la citaĵo de Sapir, ne multo ŝanĝiĝis, la lastajn 80 jarojn. Donu provojn al viaj asertoj. Interreto terure faciligas la aferon, kompare kun la pasintaj tempoj: Esperanto interrete vivas kaj bone; nuntempe kio ne estas en interreto simple ne ekzistas. Do, Esperanto ja ekzistas! Lasu al farnientistoj kiel universitataj docentoj la tempoŝparon kvakadi pri la ebla kaj inda stato estunta de nia verda lingvo. Vi havas aliajn prioritatojn. Konigu Esperanton kiel fakton. Kiuj prioritatoj al la junularo? Kiuj estas la utilaj, interesaj por junaj italoj, faktoj alproksimantaj al la Afero? Ĝenerale, almenaŭ du. Unue, la lingvo povas esti eklernata (mi diras 'ek' ĉar oni neniam finlernas iuajnan lingvon), ĝuante bonan memstaran rego-nivelon, tre rapide, kompare kun iu ajna vivanta lingvo. La spertoj de esperantistoj estas faktoj, malfacile demontreblaj science, tamen faktoj: ĉiu de ni studis multe malpli la esperantan kompare kun alian fremdan lingvon, kaj regas la verdan pli bone ol iu ajna alia, se la studado-tempo samu. Ne forgesu tiun, ĉar kio por vi estas fakto, por novulo estas surprizo. Flanke, ne substreku tro la komparon kun la angla: la angla estas la internacia lingvo en multaj medioj laŭ neceso, la esperanta estas internacia laŭ naturo kaj elekto. Temas pri diversaj internaciaj flaroj: klarigu la diversecon. Due, la lernado de la lingvo oportune ligiĝas al la kulturo. Cent jarojn da publika vivo, ĝuas Esperanto. Enviinda, en la historio de planlingvoj. Ne cent jarojn da soleco: esperantisto neniam estas insulo, neniam ni estas solaj. Ni estas arĥipelago. Esperantisto ĝuas sian personan diversecon per esperanto, povante aŭdi, legi, lerni, paroli, verki, instrui ion ajn per la esperanta, en maniero nova, 2 diversa, nekomparebla alilingve. Per Esperanto vi povas vojaĝi diverse (ja, tutmonde, sed ĉio ne estas speciala pluso), vi trovas fakulojn pri la plej nekredeblaj homaj aferoj – de nifologio al kat-amo ĝis goludado. Ĉiu sperto liveriĝas je la emocia sfero, donante plusan flaron al la farado. Ekzemple, ŝakludi esperante ne estas nur ŝakludi: estas io plu. 'Etoso', juna kroatino ĝin definis unufoje al mi. Ĉiukaze, substreku la fakton: juna esperantisto eniras socian reton kiu riĉigas sian vivon. Enigu kuriozemon en la junaj homoj. Kio antaŭdirite povas miaespere respondi al alia demando de Selena: “kiom kaj kiel gejunuloj ĝenerale interesiĝas al Esperanto?” Mi konsilas laŭ mia sperto: sentigu esperant-istecon iel speciala, diversa (mi ne diras supera: la risko estas senti sin kastano, kun risko pedanti, malsimpatii). Evidente, tio implikas, ke vi mem devas senti vin iel specialaj estante esperantistoj. Vi, junaj aktivuloj, havas la moralan devon kaj la personan plezuron klerigadi danke al la esperanta kulturo. Via respondeco estas porti la verdan flagon de la kulturo. Konsilu legindajn librojn, aŭdeblajn muzikojn, ktp. Malmodeste mi konsilas al vi unu romaneton por kompreni la rilatojn inter junaj kaj maljunaj movadanoj, en plana stilo: Maria kaj la grupo. Sed ne limitu vin al memreferaj diskutoj: enuigas esperantistoj kiuj parolas nur pri esperantisteco! Diskutu kaj diskutigu pri universalaj temoj: amo, sekso, naturo, vivstilo, monda justeco. De Esperanto, kvankam la unua impreso, gejunuloj volas multe pli ol la liturgio de “la bamba”. Kompreneble, vi ne donu organizan respondecon al freŝbakita novulo: se vi amuziĝas en la organizado kaj la aktivulado, frue ili venos al vi ofertante aktivuladan helpon. Same, vi ne fajrigu lingvajn dubemajn demandojn al junaj homoj ĵus alvenaj: lasu, ke ili trovi la ĝustajn demandojn sen ekstera helpo. Donu dokumentitajn respondojn. Eble vi surprizu, ke mi konsideras aktivuladon amuzo. Jes ja, fakte de kiam mi ĉesis amuziĝi en la aktivulado mi ĉesis aktivuli. Se ekzistas 'eksteraj engaĝoj', Selena, kiuj kaptas la liberan tempon de estraranoj, tio signifas, ke ili ne plu amuziĝas en la organizado, preferante aliajn, ne verdajn, hobiojn. Simple, ĉu ne? Relanĉi la Festivalon. Ĝis nun, ni restis je ĝenerala nivelo. Sed, Selena ĝuste substrekas, ke en la lastaj tri jaroj, dum kiuj ŝi aktivulis, partoprenantoj al IJF draste malaltiĝas, jaron post jaro. Denove danke al Neŭro-Lingvistika Programado, ni analizu la vortojn de ĉi tiu aserto. Kio estas 'partoprenanto'? Ĉi tiu vorto estas tro ĝenerala, ni povas erigi la partoprenantaron en tri grupoj, por trovi solvon relanĉi la Festivalon, por ĉiu grupero. Unua grupo, aŭ IEJ-anoj: junaj italoj kiuj regas la lingvon, konas 3 iom da kulturo, spertis almenaŭ unu junan internacian kongreson. Kelkaj estas aktivuloj aŭ eĉ estraranoj, kelkaj eble estos. Tio estas malgranda grupo. Por ili, aktivuloj devas trovi ion interesa kaj nova por ne-plu-komencantoj: la merkato estas la feritempo, ĉar, supozante la tempodispono je unu juna kongreso ĉiujare, ili devas elekti. Miasuspekte, kiam oni estas eksnovulo sed ankoraŭ-ne-spertulo sia esperantisma identeco griziĝas: eble la plej krizema momento en ĉies Esperanto-vivo, kiu povas rezulti en kabeo (interkrampe, informu vin kial Kabe kabeis, kaj vi komprenos multon pri la aktuala krizo de Esperanto: sed tio necesus tute alia artikolo). En la vulgarigita versio de la vorto, kabeo rezultas de malespero: la malalta prestiĝo en la neverda mondo de Esperanto sufokas ĉian entuziasmon, rutino kaj enuado en la verda vivo faras la reston. Vi, junaj movadanoj, povas fari malmulton por plialtigi la prestiĝon en la ekstera mondo, sed vi povas fari ĉion por fajrigi entuziasmon en viaj samaĝuloj: se vi pripensas tion eĉ unu momenton, oni lasas la Aferon kiam kaj nur kiam oni ne plu amuziĝas. Ĝuste. Laŭlogike. Post ĉio, kiel dirite, temas pri onies feritempo: se oni ofte malamuziĝas en la engaĝoj, kial oni devas malamuziĝi ferie? Dua grupo, aŭ la verdaj gejunuloj ne italaj: la konsideroj estas la spegulo de ĉiuj pri la unua grupo. Kial oni ferias en Italio? Ne konsideru nian belan landon la lando nur de suno kaj maro! Ofte dum la Pasko la vetero ne tiel feliĉas por allogi nian junan kolegaron. Artaj kaj naturaj ĵuveletoj en nia lando same indas, eĉ por italoj, kiuj ofte miskonas! Kial ne elekti, kiel festivalejon, italan urbeton, ĵuvelon en centra Italio? Ne apartigu festivalanojn elektanta miskonan lokon, izolitan de ĉio, kiel ofte okazis! Profitu de la Festivalo por sentigi al loka vivo, ie ajna, ke Esperanto ekzistas. Malgrandaj komunumoj estas feliĉaj doni spacojn por kongresojn, eble ili havas moneblecojn por junaj asocioj. Prezentu vin mem fiere al la urbestro, neniel almoze, iel fanfarone, bone vestitaj, kaj proponu ke vi portu cent gejunulojn malkovri la belecon de la ĉirkaŭaĵo. Montru, ke via Festivalo povas vanti longan tradicion, ke ĝi havas interesajn temojn. Montrigante arton kaj naturon vi nepre allogos homojn: ĉiu amas arton kaj naturon, sendepende de lando kaj kulturo. Pretigu ekskursojn kun loka fakulo kaj interpretisto por la kolegoj. Altigu la nivelon de la programo, malfermigu Italion al junaj homoj, kaj Esperanto al junaj italoj. Kaj tiel ni alvenas al la tria grupo, aŭ esperantigindaj junaj geitaloj. Ne atendu, ke ili venu al vi, iru vi mem en la ejojn kie ili ariĝas. Malfermu la pordojn de la festivalejo: ekzemple, elektu sabaton aŭ dimanĉon kiel Aperta Tago, en kiu vi invitas lokajn lernejanojn kaj docentojn viziti la festivalejon, por tuŝeti Esperanton. Ekzemple, permesu ke ili vizitu senpage duontagan lingvan kurson. Lasu, ke ili parolu anglalingve, francalingve, germanlingve ... ajnalingve kun la festivalanoj (vi devas prepari ilin al tio), la grava afero estas ke ili aŭdu la lingvon, flaru la etoson. Kontaktu gimnastikejojn, trinkejojn, ...ejojn surloke, kie komune junuloj ariĝas, ofertu vizitojn de esperantistoj al ili kaj eĉ invitu ilin viziti vian 4 Festivalon. Tiuj estas nur konsiloj, ne devigoj, la gravo staras en via sinteno. Antaŭ ĉio, ne sentu vin ligita al la tradicio, al la rutino, al la pasinteco: la Festivalo estas vi, se la olda formulo festivalumi ne funkcias plu, inventu novan! Vi estas la juneco: portu freŝajn novaĵojn al Esperanto! Konkludo. Mi jam aŭdas vian kritikon, kara leganto: mono estas reĝo, mono estas leĝo; amo estas forta, sed mono pli forta; amo faras ion, mono ĉion. Belaj ideoj, sed ni ne havas monon. For tiu sinteno almoza! Analizu de kio venas la subtenon al IJF: ĉu ekstreme, 99% de la kotizoj? Kial ne gajni financeblecojn de EU, elektante taŭgan temon, ne laŭ hazardo aŭ personaj kapricoj? Kial ne gajni monon de la regiono, de la komunumo, de reklamado, de sponsoro? Kial ne klopodi ekstari firmajn interrilatojn kun aliaj junaj asocioj, baze de (parte) komunaj celoj, ilin invitante al la Festivalo, kaj vi invitataj al alia kongreso de biodiverseco, naturamo, aŭ simile? Mono kuras al mono: vi havas senfinajn eblecojn. Se vi fieras, fantazias, aŭdacas, mono alvenos. Antaŭ ĉio elektu klarajn, konkretajn, de vi dependajn, celojn. Kuraĝu fosi vian sulkon! Via sulko estu komuna al la estraro... alikaze vi fosos tro da, kaj la akvo, via forto, disiĝos en mil riveretoj, senfortaj. Interkonsento estas pli bona ol mono. Kunigu viajn ideojn, ne nure laŭte, sed ankaŭ skribe. Uzu teknologion por viaj celoj. Ekzemple, disvastigu amatoran filmon en la Festivalo je Nessuno.tv, vid-blogejon, por konigi vian asocion. Por individua kaj grupa cerbumado, mi konsilas al vi la senpagan programon FreeMind (Libera Menso, vi facile trovos en la reto kaj uzos), pere de kiu mi sukcesis klarigi ideojn kaj traduki ilin in efikajn agojn. Interalie, ĉi tiu artikolo estis verkita unue per ĉi tiu programo: mi volonte donos al vi la fonton se vi volas. Mi havas bonegan bildon de mia aktivulado. Mi amuziĝis, mi spertis, mi lernis. Aktivulo lernas organizi, neniam vane! Organizado utilas en preskaŭ ĉiu profesia vivo de plen-kreskulo. Mi povas garantii. (cc) Federico Gobbo. Alcuni diritti riservati. Licenza CreativeCommons Attribuzione - Non Opere Derivate 2.0 5