La laika kaj la religia perceptoj en la esperanto-idento
Prelego prezentita en KCE, La Chaux-de-Fonds, Svislando, 28/11/1998.
Mi volas danki la estraron de KCE por l’okazon prezenti ĉi tie prelegon pri miaj
esperantologaj studoj. Dum ĉi tiu prelego mi intencas prezenti kelkajn aspektojn
de mia diplomiĝa disertaĵo kiun mi verkis en la itala, kadre de la kurso pri
Esperantologio en la Torina Universitato. Miaplezure ĝi jam vekis intereson en
esperanto-rondoj.
Antaŭ iri en la tezaron, jen eta precizigo pri mia esperanta vivo kaj kono.
Kvankam mi legis kelkajn librojn, la esperanta, samkiel ĉiu fremda lingvo, ne
permesas al mi esprimi min ĉiam trafe laŭ mia volo. Mi esperas ne tro italismi kaj
speciale ne tro erari akuzativojn. Mi vivis en esperanto-parolanta medio ne pli ol
du monatojn ĝis nun. Alitempe mi praktikis la lingvon pasive per libro- aŭ gazetarlegado aŭ aktive sed skribaforme, precipe danke al interreta poŝto. Ĉiukaze mi
konfidas je via komprenemo.
Franca lingvisto. Skiza skemo pri lingva idento.
La franca lingvisto Louis-Jean Calvet en la jubilea jaro de esperanto publikis
interesan libron kiu trafe prezentas historion de lingvaraj politikoj kiun li krude
sed sincere nomas “la militon de la lingvoj”1. Inter la multaj interesaj aspektoj
emerĝaj el la teksto mi esplikos al vi nur unu, kiu bildigas efike la du
kontraŭstarajn fortojn el kiu fontas la lingva idento, sendepende de la lingvo mem.
Tiuj du fortoj necesas unu la alian, kaj unu estas la malo de l’ alio.
Algluan forton Calvet nomas grégairité, eble ‘grupiĝemo’ aŭ ‘ariĝemo’. En tio
troviĝas ĉiuj sintenoj, sentoj, emociaj kaj ofte ne konsciaj, kiuj ligas la personecon
de la parolanto al la lingvo kaj al la medio el kiu la lingvo mem fontas. En lingvoj
vivaj en strikte definita loko la grupiĝema forto tre fortas: la parolantoj kvazaŭ
vidas la vortojn de sia grupiĝema lingva forto fandaj kun placoj, stratoj, domoj,
montoj, maroj ktp. Kompreneble nur homoj kiuj spiras aeron tie partas en la
grupo. La rolo de la homoj en tiu procezo pli klaras kiam formiĝas grupo de
elmigrintoj. La loko ne plu helpas kunkonstrui la grupiĝeman forton, kaj eble pro
tio elmigrintoj tiel profunde solidaras: ilia lingvo iĝas identigilo en si mem, kaj la
perdita loko el kiu fontis ilia lingvo kaj idento fariĝas revo, sopiro de ne rekaptebla
senkulpeco.
La malan forton Calvet nomas vehicularité ‘veturivo’, ivo veturi, kapablo, povo
funkcii kiel veturo. Tiu forto ema malfermigi, eĉ apertigi kaj fortas en lingvoj kiuj,
pro la plej diversaj kialoj, establigas kontaktojn kun aliaj lingvoj. Ilia uzo rilatas ne
al idento sed al efiko, al funkcio. Ĉiuj situacioj diversaj de la baza situacio “gepatra
lingvano kun gepatra lingvano” enŝaltas la veturivan forton.
Stranga furlano. La rolo de la literaturo en la lingva idento.
La ĵus skizita skemo utilas sed ne kovras la rolon de speciala kultura produktaro
kiu ege influas lingvojn: la literaturo. Mi uzas tiun terminon larĝsence kiel kutime
1 CALVET , Louis - Jean, La guerre des langues et les politiques linguistiques, Payot, Paris 1987, pp. 294.
faras antropologoj: literaturo fontas el ĉiuj lingvaj produktoj kiuj troviĝas en ia
stablo, el la prahistoria ŝtono ĝis la nuntempa durdisko. La pertinenta signifa akso
por disigi literaturon de ne- estas: daŭro kontraŭ maldaŭro. Kiam mi finos prelegi,
la prelega teksto ne daŭros plu; pro tio prelego ne partas en la literaturo. Male,
prelega teskto, sendepende de la preleganta lerto kaj de la enhava intereso, partas
en literaturo. Komrpeneble en tiu difino ne enas estetikaj juĝoj. Sufiĉas ke la
legantaro juĝas la tekston inda de savo.
Por enkonduki, almanaŭ iam, la rolon de la literaturo en lingva idento permesu
al mi rakonti ĵusan fakton el la kroniko, miaopinie tre interesa2. La sociolingvistika
situacio de Italio vere ne simplas kaj mi ne intencas ĝin prezenti ĉi tie. Tamen mi
volas skemisme paroli al vi pri la friula. Male al la ĝenerala opinio, la friula ne estas
dialekto de la itala sed male memstara lingvo, kiu havas la italan kiel tegmentolingvo (Dachsprache, laŭ Kloss). Tegmenta estas lingvo kiu donas vortojn prunte aŭ
kalkee al malpli fortaj (v. glosareto). Kvankam ĝi ne havas ŝtatan rekonon, eĉ ne en
Friulo (paradokse la slovena protektatas en kelkaj friulaj provincoj) la friula ĝuas
relative ampleksan literaturon ĉefe poezia, al kiu multaj friuloj (aŭ pli trafe
‘furlanoj’, se kalkei el la friula, ne el la itala), kiel Pier Paolo Pasolini, omaĝis
propran sindediĉon.
Ĉiujare la literatura furlana rondo “Le Torate” premias novajn poemojn,
novelarojn aŭ romanojn. Ĉi-jare por la novelara sekcio gajnis, ĉiuj ĵuranoj
konkorde, la novelaron Fur dal timp (For de la tempo). Aŭtoris Ridha Brahim, el
Tunizio. Brahim aĝas 32, li estas tuniza enmigrinto kaj laboras en friula mebla
fabriko. En Friulo li lernis la friulan, la italan, kaj studis komputilikon.
Ĉu Ridha, pro sia verkopovo en la friula, ĉesis pro tio esti tunizano? Evidente ne.
Tiu historieto montras al ni, ke verkisto ne nepre verkas en la lingvo de sia propra
origina, genta aŭ nacia idento tamen sen perdi sian originan identon. “Ne mia
kolektivo estas mia lingvo sed mia lingvo estas mia kolektivo”, skribis en la
inaŭgura parolado de la 1-a Forumo por la Esperanta Civito d-ro Silfer, citante la
PEN-klubon. Laŭ tiu nedemontrebla aserto (oni povas nur refuti aŭ akcepti) Brahim
membras en la furlana kolektivo ĉar verkas en la friula. Vere, prave. Tamen. Mi ne
konas persone s-ron Brahim, sed mi supozas, ke lia idento-sinteno rilate al Friulo,
Italio kaj Tunizio ne egalas. Alivorte: li membras samtempe almenaŭ en kvar
kolektivoj ĉar supoze li regas kvar lingvojn: araba, franca, friula kaj itala.
Kolektivan membriĝon oni ne konsideru ekskluziva, en ĉu-ĉu ne terminoj. Tamen
miaimprese tiu aserto intencis rilati nur al la lingvoj elekte de verkistoj (PENklubon enas verkistoj, ne ordinaruloj). Tiel la kolektivo de s-ro Brahim estas la
furlanoj kaj la friula-parolantoj. Do redireblas “mia verka lingvo estas mia
kolektivo” kaj tiu kolektivo devas esti alfabeta, t.e. lego-kapabla kaj -kutima.
Krome, ekzistas verkistoj kiuj verkas en pli ol unu lingvo. Kaj eble s-ro Brahim
verkas aŭ verkos eĉ en la itala gajnonte premion, kial ne? Tiu aserto laŭ mi
relativindas kaj finfine pliprecize reesprimendas: “mia(j) verka(j) lingvo(j) estas mia
(j) legantara(j) kolektivo(j).”
En la jam prezentita skemo de Calvet, la novelaro de Brahim – plivaste literaturo
– rolludas en ambaŭ fortoj: tiu premio igis lin eniri plentitole la furlanan
komunumon (grupiĝemo) kaj tiu verko eble komencas frutkodone ponti la friulan
kulturon kun la tuniza (veturivo), riĉigante ambaŭ. Lastan aserton klareblas la
komunika situacio: ne skribis gepatra lingvano al gepatra lingvano, sed ne gepatra
lingvano al lingvanaro ĝenerale.
2 FIUME, Cesare, Il friulano che non t’aspetti , “Sette”, 43, Milano 29/ 0 / 1 9 9 8, p. 23.
Numero pagina / Statistiche
Nia literaturo kiel bazo de religi-vizie esperanta idento.
Sendepende de ilia kultura fono, verkistoj estas speciala ĝenro de homoj. En la
plej parto de la homaj socioj la homoj scipovantaj skribi estas malmultaj, kaj
preskaŭ ĉiam ili koincidas kun la elito kiu havas la politikan povon. Krome,
skribado ĉiam kaj ĉie rilatis al homa sakro, al religio. La diajn leĝojn aŭ oni
rakontas de generacio en generacio aŭ oni skribas, firmigas en ian ajn stablon, de
ŝtono al papero. Tiun rilaton antropologio malkovris ekde jardekoj. Mi ne povas
demontri tion ĉi tie: sufiĉos atentigi al vi la etimologia parenco de vortoj kiel
“aŭtoro” kaj “aŭtoritato”.
Do verkistoj iugrade estas la sacerdotoj de tiu religio kiu nomiĝas literaturo.
Verkisto verkas ne nur por amuziĝi, delekti (latine delectare) sed ankaŭ por instrui
(latine docēre). Pro tio ofte verkistoj kredas sin profetoj de vero kiun sole ili konas
kaj endas disvastigi. Ofte verkisto vivas la verkadon kiel misio, kiel alvokiĝo al arto,
samkiel kuracisto aŭ monako. Sed verkistoj kiuj profetumas en nia okcidenta
kultura fono ofte finiĝas kriantoj en la dezerto. Kial?
Okcidento, cetere ne ekde tro da tempo, sukcesis almenaŭ parte amase alfabetigi
homojn. Verdire ne ĉiuj kapablas aŭ interesiĝas pri skribado, sed ĉiuj almenaŭ
principe scipovas legi. Ekzistas multaj pli profetemaj verkistoj ol interigeblaj
legantoj. Pro tiu abundo kaj pro ĝenerala perdo de la sakro-senco tiu sorĉa povo de
la verkistoj malaltiĝis. La tradicia funkcio verki ne plu validas, sed ne klaras
funkcio nova, diversa, en nia socio, por la verkado. Do la verkista risko estas
konsideri sin mem kolektivo de perfektuloj: ĉar la ekstera mondo tro stultas por
kompreni la veron kiun mi, kaj mi sole, verkis, mi iĝas reĝo de eburna turo. Eburna
turo tiom belas kiom senvivas kaj eble senvivindas.
Aparte alloga estas tiu tento por esperantistoj. La esperanta naskiĝis kiel skriba,
ne parola lingvo, tio signifas ke ĝis la komenco ĝi havis jam literaturon kaj
konsekvence strebon iĝi prestiĝa. Krome, ĉar esperanta identeco estas elekto de
homoj – aŭ ne-rifuzo kaze de denaskuloj – esperantistoj ĉiam estas elituloj,
ĝenerale pli kleraj kaj pli sintenaj je lingvoj ol la ĝenerala medio. Ĉiuj esperantistoj
scipovas legi, kaj antropologie tio estas socia unikaĵo. Do la rilato inter alfabetigo
kaj esperanto fortas kaj firmas. Kaj la risko igi la esperantan memstara religio ĉiam
estis en nia historio, komence de la Majstro mem.
Por kristanoj Dio enkarniĝis en Homo, Jesuo Kristo; por islamanoj en Libro, la
Korano. Ĉu por esperantistoj Dio enkarniĝis en Lingvo? Komparante kun aliaj
inventitaj lingvoj, nepre la esperanta estas miraklo. Sendepedende de la strukturaj
specimenoj, neniu alia planlingvo sukcesis atingi tian evolu-gradon. Tamen mi
estas profunde konvinkita, ke la esperanta estas plene homa fenomeno, restas en la
manoj de la homoj. Ni ne estas volapukistoj, kies iniciinto Schleyer kredis ke sia
lingvo veni rekte de Dio. Pro tio laŭ mi la esperanta indento nur povas kaj devas
resti dua identeco, neniam ĉefa.
Oni bone komprenu min. Mi ne volas subtaksi la rolon de la esperanta literaturo.
Grupiĝeme, la historia rolo de nia verkistaro por firmigi la lingvon, defendi ĝin de
la atakoj de esperantidoj, riĉigi la vortprovizon sendubas. Veturive, la kultura
prestiĝo de nia lingvo pasas tra la rekono de la elstaro de nia literaturo. La ĉi-jara
nomiĝo de William Auld al la Nobel-premio estas la plej alta pinto de tiu procezo
ĝis nun. Espereble Auld aŭ aliulo gajnos tiun premion ontjare.
Aliflanke, mi bone konscias ke alsupri tiun prestiĝon povos altiri al niaj rondoj
nur verkemulojn, kiuj cetere jam abundas en esperanto-rondoj. Ĉu la esperanta
Numero pagina / Statistiche
estas nur kulturlingvo nur por kleruloj? Miaopinie, ne. Sia simplo kaj alta nivelo de
reguleco kiu rapidigas bazan lernadon, juĝe de la plejmulto de homoj kiujn mi
renkontis ĝis nun, ne bezonatas de kleruloj, nek Zamenhof-tempe nek nun. Por
havi fortan literaturon oni bezonas bonajn verkistojn sed por havi fortan lingvon
oni bezonas ne nur uzon fare de kleruloj kaj kulturaj elitoj. Ni bezonas ĝeneralan
rekonon de nia ekzisto, kiun ĝis nun ni ne havas, kaj vastan, ampleksan, ĉiutagan,
aplikadon en amasa medio.
Miaimprese tro kutime esperantaj verkistoj – rimarku ke mi konsideras
verkistemulo je mia dia alvokiĝo ekde mia dua tago en lernejo, kiam mi volis verki
enciklopedion – riskas konsideri sin mem kolektivo de perfektuloj. La saman riskon
atentigis jam Sankta Agostino de Ipono al kristanoj, kaj tiu risko kutime reaperis
dum la kristana historio (inter alie, ĝi produktis katarismon). Ni ĉiam riskas
konsideri nin mem, pro nia esperantismo (sendepende de ĝia preciza signifo, kiu
fakte nebulas), pli perfektaj, pli bonaj, pli sanktaj ol aliaj homoj. Oksimore: ĉiu
homo egalas, sed esperantisto pli egalas ol aliaj. “Pli ol homo: esperantisto!” trafe
titolas komikso de amiko mia Arnau.
Kaj paradokse, almenaŭ rilate al mia sperto, ofte esperantistoj kiuj profesas sin
jam anoj de iu religio – de kristanismo al bahaismo – havas laikan percepton rilate
al la esperanta: ilian absoluto-soifon jam satigas klara, memstara religio. La
esperanta rolas kiel ankaŭ grava identero, sed tiu lingvo ne estas la ĉefa lingvo nek
ilia ĉefa identero.
Numero pagina / Statistiche
Germanoj turkoj kaj kurdoj. Kial ni ne estas nacio nek diaspora minoritato.
Laŭ mi vera kutima eraro de la plej parto de l’ esperanta intelektularo – mi plene
enas, kompreneble, kaj l’ aron kaj la eraron – estas konsideri tro grave, tro alte, tro
centre, la rolon de lingvaj faktoroj en la difino de ĉïu idento. Nacioj, popoloj, etnoj,
komunumoj, kolektivoj aŭ, plej ĝenerale, grupoj ne nepre difinas sin pere de lingvo.
Laŭ mi la metaforoj de diasporo kaj de minoritato por difini la esperantistaron
eraras ĉar ĝuste tro alte taksas la rolon de lingvo en la identa difino. Mi ne titolas
paroli nome de la esperantistaro, kaj miaimprese tro ofte unu aŭ alia intelektulo
erare falis sin memelekti voĉo de ĉiuj esperantistoj. Do la sekva klarigo validas nur
por mi mem.
Eĉ forĵetante la absolutan, religian vizion kiun mi vidis en esperantaj verkistoj,
efektive difini la esperantan identon ne estas afero simpla. Pro multaj historiaj
kialoj en mia tiutema disertaĵo mi startis ekde la koncepto de nacio. Tradicie, nacio
estas aro da homoj ligataj de unu lingvo, unu gento (etno), unu historio, unu
kulturo. Sed tio ne sufiĉas: krome, naci-anoj devas konscii pri tiuj kulturaj ecoj
komunaj. La moderna koncepto de nacio3 komencas post la franca revolucio, do ĝi
fontas el moderna kaj okcidenta medio. Mi nomos ĝin fortepensa koncepto de
nacio. Sed tiu koncepto, ekstremigate de ĉi-jarcentaj totalitarismoj, komecis fali
kaj lasis la lokon al feblepensa koncepto de nacio, kiu estiĝis ekde la dua parto de
nia fina jarcento.
Por klarigi, permesu ke mi elĉerpas alian fakton el la kroniko. Ĵus post la elekto
de la nova registaro en Germanio, la parlamento aprobis novan germanan leĝon pri
enmigriĝo. Laŭ tiu leĝo estas germano ne plu homoj laŭ sangorajto (fortepensa
koncepto): por posedi unuecan lingvon, etnon, historion, kulturon, oni ne povas
elekti, oni povas nur de sia naskiĝo posedi aŭ mal-, sendepende de propraj
personaj meritoj.
Tiu leĝo turnas sin el sangorajto al setlorajto. Koncize jen la enhavo: kiam oni
loĝas, permese, laŭleĝe ekde 8 jaroj en Germanio, oni rajtas iĝi germano. Ne nepras:
oni povas ankaŭ teni sian originan civitanecon. Ekzemple multaj germanaj turkoj
(kiuj estas ĉ. 9 milionoj) decidis ne forlasi sian denaskan identecon kaj do ili tenas
duoblan civitanecon, kaj turka kaj germana. La moderna, feblepensa koncepto de
nacio kaj de civitaneco, baze sur setlorajto, ne estas eskluziva4. Kaj mi rimarkas ke
tio ĉi entute nek dependas de la lingvokono nek de la religio de la novaj civitanoj.
Parenteze de denaskulo, esperantisto ĉiam elektas iĝi esperantisto. Sed tiu idento
fontas nek de sango- nek de sojlorajto. Kaj koncepti ia supera eco de denaskuloj
inter esperanto-parolantoj pro sangorajto miaopinie povas danĝeri5. Ĉu etniĝo de
esperanto estas grava aŭ eĉ deviga? Laŭ mi ne. Tio portus al sangorajto, kiu
neforgesinde produktis rasismon. Mi ne diras ke zelotoj de denaskismo estas
rasistoj, ho ne! sed konsciu ke vortoj kiel ‘raso’ malbenitas: kiel ajna ilia uzo, ili
evokas obskurajn fantasmojn – mi ne diris ‘fantomojn’. La vorto raso, sendepende
de sia uzo, rasismas. Pro tio l’ antropologoj de la tuta mondo eliminis ĝin jam de
multaj jaroj. Kaj la koncepto de raso fontas ĝuste de sangorajto. Laŭ mi
denaskismo devas esti idento ne ekskluziva, kvazaŭ baze sur sojlorajto, kiu tamen
3 Nacio derivas de la latina natio, -onis, kiu derivas de natus (naskita) kaj signifis ‘naskigo’; poste la signifokampo sangis kaj la vorto prenis la signifon ‘popolado’.
4 Tiu ne-esklusiveco lau mi forigas la lantajn akuzojn de religieco en la nacia ideo, car neniu povas plu
postuli vivoferon nome de feblepensa nacio: tiukadre sennaciismo ne plu bezonatas por anstatuigi naciojn.
5 Notu ke Th. Cart verkis en Lingvo Internacia, Aprilo 1912, do jaredekojn antaŭ niaj postraŭmaj diskutoj,
artikoleton signife titola: Supernacio aŭ Internacio. Tio demontras ke la tento ideologie memstarigi
esperanton absolute ne estas novaĵo.
Numero pagina / Statistiche
ne validas tiukaze. Mi konfesas ke mi ne solvis ankoraŭ tiun punkton kadre de mia
teorio. Eble ontprelege.
Simile pri la koncepto de minoritato. La minoritato-koncepto fontas el la
malnova, fortepensa, koncepto de nacio. Tiu moderna koncepto, tio klaras,
emerĝiĝis kiam popoloj volis formi naciŝtatojn: minoritato estas popolo kiu ne
rekonas sin mem en la nacieco de la plejmulto de la ŝtata-anoj kaj batalas por
ŝtata aŭ kvazaŭ-ŝtata rekono de la plejmulto mem. Iusence, minoritato postulas
malminoritato kiel tegmenta malidento. Eĉ plie ĉu senteritoriaj, aŭ diasporaj.
Diasporaj popoloj malfacile difinas sin per sojlorajto. Mi neniam kapablas
konsideri esperantistojn diasporuloj. Krom la speciala kazo de denaskuloj, oni
memelektas lerni la lingvon aŭ iel interesiĝi pri l’ afero kaj ĝuste pro tio
esperantistaro ne estas popolo. Hebreoj, armenoj aŭ kurdoj estis popoloj antaŭ siaj
diasporoj kaj neniu elektas sian diasporon kaj uzi la diaspora stato por difini sin
popolo egalas racii kun la piedoj pli alte ol la kapo! Espereble neniu esperantisto
neniam brulos sin en publika placo por atentigi aŭtoritatojn pri sia rajto ekzisti kiel
diasporulo samkiel anonima kurdo faris en Romo kelkajn tagojn antaŭe. Nur la
komuna memoro pri persekutoj povas proksimigi esperantistojn al minoritato sed
bonŝance ni ne havas komunajn morojn, manĝkutimojn aŭ vivostilojn ĉar ni venas
el malsimilaj kulturaj fonoj kiuj povas igi nin minoritato. En nia diverseco grundas
nia riĉeco. Kiel esperantologo mi povas diri ke tiu disciplino ege enuus ĉu ne
ekzistus tiuj ne nur opiniaj diferencoj inter ni.
Ni kiel lingvanaro. Vojoj konstrui mondan publikan opinion pri nia ekzisto
Sed la ĵusa italia kurda historio montras al ni ankaŭ alion lernenda. Oĉalan, estro
de la PKK, la marksisma leninisma partio de la kurda popolo, venis en Italion por
monopoligi la rajton reprezenti sian popolon, al Arafat kun palestinoj. Samkiel ĉiu
liberalo, mi ne ŝatas monopolojn. Mi nepre scias ke la PKK ne reprezentas la tutan
aron de kurdoj (plie: akorde al kelkaj ĵurnalistoj ŝajnas, ke PKKanoj foje eĉ murdis
kurdojn!). Sed mi konscias ankaŭ, ke la nuna amaskomunukila sistemo kredas
ĝuste tion, ke PKK reprezentas la tutan kurdan popolon, kaj krome ke, sen tiu
nunaj faktoj, tiu gentomurdado ne enintus la monda publika opinio, krom eta
intelektulara elito. Kion instruas tio ĉi al la esperantistaro? Unue, neniu asocio, nek
UEA nek aliaj, rajtas monopole reprezenti la esperantistaron. Sed ĝis nun ni ne
kapablis aŭ simple ne volis atentigi amase la publikan opinion. Memevidentas, ke
ĝenerale esperanto ne kaptas la atenton de amaskomunikiloj: oni devas zorge,
atente serĉi la fontojn el kiu ĉerpi la informon por survojiĝi al Esperanto-lando.
Konklude, la esperantistaro estas elito ĉar la plejmulto de la homoj eĉ supozas ke
nia lingvo mortas, ke neniu uzas ĝin.
Eble ne hazarde la elito de ĉiam atenta al la kurdomurdado sociologie similas al
l’ esperantistaro. Temas pri la elito kiu atentas al paca batalo kontraŭ la
mortopuno, al justa kaj solidara komercado kun neriĉaj landoj kaj similaj pacaj
bataloj. Tiu elito sociologie bone bildeblas en aro de gejunuloj, politike pli-malpli
leftorientaj, ne senmonaj, dotitaj de bona instru-nivelo. Miaopinie tiu elito sin
definas per la fontoj el kiuj ĝi ĉerpas siajn informojn neglekte de la
amaskomunikiloj, alinome elito-komunikiloj. Inter tiuj fontoj troviĝas precipe la
eldonaĵoj de neregistaraj organizoj. Mi donos nur unu ekzemplon: Emergency,
organizo de kuracistoj kiuj sanigas la viktimojn de malhomaj minoj ankaŭ en
Numero pagina / Statistiche
Kurdistano (Kurdolando?). Preskaŭ nur homoj sociologie bildigitaj kiel supre
serĉas, volas kaj povas koni kaj aliĝi al tiuj malamas-, elito-komunikiloj. Do temas
pri elita publika opinio, ne amasa. Kaj tiu elito ofte aniĝas aŭ simple simpatias al
esperanto, ĉar ili havas la emon trovi niajn elitajn komunikilojn. Ĝuste tio mankas
al ni: rekta amasa komunikado pri nia ekzisto. Verkemuloj kaj ĝenerale elitoj ĉiam
alvenos al ni por permesi la necesan generacian transdonon de nia konaro, kiu ĉiam
restos nian principan zorgon. Se ni volas fari kvalito-salton kaj akiri stabilan
neelitan lingvejon (Sprachraum), ni devas konstrui mondan amasan publikan
opinion. Kondiĉe ke ni volas. Alikaze ni ĉiam restos ludantoj, kaj nia lingvo
knabeca.
Ebla laika percepto de la esperanto-idento
Mi scias ke kiom mi ĵus diris ne trovos la apogon de vi, karaj aŭskultantoj. Kaj mi
ĝojas pro tio. Slogane: diverse, ni riĉas! Eble la nura esenco de la esperanto-idento
estas la libero defini siajn konturojn fare de la identanoj mem. Kiuj estas tiuj
identanoj? Homoj kiuj diras sin esperantistoj, sendepende de ilia lingvorego. Neniu
havas la rajton limigi, barigi, la esperanto-identon. Idea farŭesto ege plaĉas al mi.
Kaj same plaĉas al mi la libero sin esprimi en esperanto-rondoj. Periode en nia
historio iu grupo klopodas konturigi esperantismon por pli firme kontroli kaj pli
efike agadi. Tamen ĉiam esperantismo ne lasas sin konturigi.
Tamen mi ŝatas la ludon metafori pri la esperanta idento kaj mi ne lasos la
ludokampon sen doni mian metaforon, kompreneble tute sennecesa.. Firme
konceptate ke neniu havas la rajton doni patentojn de esperantisteco aŭ mal-. Mi
jam esprimis mian simpation al la dezilaha koncepto de “esperanta fraternitato”.
Eble ĉi tiu plej trafas, ĉar oni motivas kial periode esperantisto atakas
esperantiston ŝakale, parafrazante la Majstro. Sed nun mi volas proponi al vi
personan, miascie novan metaforon valida por la esperanto-idento. Mi finos tiun
prelegon lasante la vorton al intelektulo for de niaj rondoj, kiu vere sendepende de
esperanto skribis sian opinion pri alia nuanca, nekaptebla identa koncepto. Mi
dankas vin ĉiujn de nun pro via atento kaj mi esperas ke vi ne enuis.
Temas pri german-devena koncepto, Mitteleuropa, tradukebla kun ‘mezeŭropeco’ (kalkee) aŭ ‘miteleŭropeco’ (prunte). Samkiel esperantisteco, mezeŭropeco plenas da nuancoj kaj vere neniu kapablis ĝin kapti. La pruvo estas la
pletoro da difinoj kaj manifestoj, ofte kontraste unu la alian, kiujn tiam-aliiam
multaj verkis. List, Frantz, Naumann, Srbik, difinis mez-eŭropecon kiel nacigermana, supernacia, mondcivitana (kosmopolita), aŭstroslava. Kaj ĉiam mezeŭropeco glate glitis for, pli bone, glitis preter tiuj difinoj. Samkiel esperantismo.
Sed kio estas mez-eŭropeco? La 13an de novembro ĉi-jare la itala premio Grinzane
Cavour simpozis en Prago, titole “Prago kruĉiĝo de kulturoj”. Tie Claudio Magris
klopodis respondi ĝuste al tiu demando. S-ro Magris aĝas 59 kaj estas profesoro
pri germanistiko ĉe la Triesta Universitato. De multaj jaroj li interesas sin pri mezeŭropa germanlingva literaturo. Li prelegis tute sendepende de esperanto, sed
kvankam tion lia esploro de mez-eŭropeco iugrade validas ankaŭ por
esperantisteco. Jen siaj vortoj:
“En la Prager Triptychon (Praga Triptiko) Johannes Urzidil difinas sin mem
“hinternational” [ebla bona kalkeo: retronacia], homo kiu vivas malantaŭ
Numero pagina / Statistiche
nacioj, sen komplete identiĝi kun iu ajn inter ili, kies imaga spaco ŝajnas
elimini la perfortajn etnajn konfliktojn. Mez-eŭropeco nomiĝas ankaŭ tiu
supernacia kojneo, ekumeno kiu brakumas civitojn kaj lingvojn diversajn sed
tamen troviĝas ĉiam aliloke, preskaŭ utopia ejo kiu ne lasas sin precize
kunturigi sen iĝi riĝida kaj misforma en stereotipo [kliŝo]. […] Homoj kiuj
sentas sin proksimaj al ĝi povas vivi tiun ligon kaj riĉiĝi kondiĉe ke oni ne
teoriumas, ne ideologias, ne transformas ĝin en programo aŭ manifesto. La
mondo en kiu li rekonas sin – familio, amikaro, amata pejzaĝo, vivostilo –
povas doni nutraĵon nur vivata spontanee kaj libere, transformiĝa en io alia.
Retoriki pri familio aŭ patrolando signifas perfidi la aŭtentikan ligon kun ili.
Homo kiu iusence sentas sin esence mez-eŭropa, ne povas konduti mezeŭrope nek malŝpari sian vivon paroli pri Mez-eŭropo kredante alfronti aŭ
solvi realajn problemojn; li povas nek iluziiĝi en neekzista ekumeno nek
miskoncepti ĝin kiel politika realo nek sin abandoni al la delogo de la
nedefineblo kaj svago. […] Aliaj estas la problemoj kaj la minacoj kiuj angoras
nin – sed tamen por alfronti ilin kiel plenkreskuloj ni povas tezori la memoron
de tiu “hinternacia” knabo, kiu kelkaj el ni estis aŭ revis esti, ludante futbalon
senzorge, kiel diris Urzidil, se nia pilko kikrompis la vetrojn de fenestro
germana, ĉeĥa, hungara aŭ kies ajna.6”
Glosareto
Kalkeo: lingva fenomeno en kiu iu lingvo influas alian kaŭzante signifo-ŝanĝon
(kalkeo) aŭ signifo-aldono (semantika aŭ signifa kalkeo) al ekzista vorto de l’ alia.
Ofte kalkeo favoras krei novan stabilan kunmetaĵon: ‘fervojo’ estas kalkeo de la
angla railway samkiel de la germana Eisenbahn. Oni parolas pri sintaksa kalkeo
kiam lingvo modelas konstruon surbaze de alia lingvo; vidu ekz. danki al li kaj
danki lin, respektive kalkeoj de la germana danken dir kaj de la angla to help you.
Nemaltrafe la esperanta difineblas ne nur kalkea lingvo sed eĉ kalkeiga lingvo.
Oksimoro (latine mala affectatio): speciala formo de antitezo pere de izolaj vortoj
kiuj iĝas intelekta paradokso inter la antitezaj elementoj. Ofte oksimoroj uzatas
per ironiaj asertoj por malproksimiĝado.
Prunto: lingva fenomeno en kiu iu lingvo influas l’ alian prunte done vort(er)on ofte
ne respektante la fonetikon kaj la morfologion de la alveno-lingvo. Ofte prunto
okazas kiam la prunta lingvo ne kuraĝas kalkei: ‘komputilo’ en la itala direndas
computer, kvankam oni klopodis enigi kalkeon kiel calcolatore, elaboratore, aŭ pli
rekte computiere. En la esperanta bonŝance pruntoj raras, iam mi trovis ĝis nun nur
la pruntan esprimon ‘internet-o’ anstataŭ la kalkean ‘interreto’.
6 MAGRIS, Claudio, Mitteleuropa - Lessico dell’ambiguità , Corriere della Sera, Milano 14/ 11 / 1 9 9 8, p.
33.
Numero pagina / Statistiche