Transkarpata provinco
Transkarpata provinco (Закарпатська область) | |||
Subkarpata Rusio | |||
provinco | |||
Nova rusa ortodoksa katedralo en Uĵhorodo.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Закарпатська область | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaro | Karpatoj, Ĉornohora | ||
Najbaras kun | 7
| ||
Riveroj | Tiso, Uĵ | ||
Ĉefurbo | Uĵhorodo | ||
Areo | 12 777 km² (1 277 700 ha) | ||
Loĝantaro | 1 244 476 (2022) | ||
Denseco | 97 loĝ./km² | ||
Guberniestro | Viktor Mykyta (ekde 10-a de decembro 2021) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 88-90xxx | ||
Telefona prefikso | +380-31 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-21 | ||
AKU | ЗА, РЕ, АО | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 13 | ||
Transkarpata provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Zakarpattia Oblast | |||
Retpaĝo: www.carpathia.gov.ua | |||
La Transkarpata provinco (ukraine Закарпатська область) estas la plej okcidenta provinco de Ukrainio.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 895 la hungaraj gentoj trairis la Karpatojn kaj okupis la Karpatan basenon kaj tie setlis. Tiu regiono ne havanta apartan nocion apartenis al Supra Hungarujo. Ekde 1397 are alvenis rutenoj. Post la mezepoko Hungario dispartiĝis. La nocio aperis tiutempe en latina nomo Partium [parcium] (=partoj), ĉar pro interkonsento 4 reĝaj departementoj Ung, Bereg, Ugocsa kaj Máramaros aldoniĝis al Transilvanio, poste al Habsburgoj. Dum la jaroj 1919 ĝis 1938 ĝi apartenis per decido laŭ interkonsento de Sevreso al Ĉeĥoslovakio, poste al Hungario, depost la 2-a mondmilito al Sovetunio, fine al Ukrainio. En 1919 tiu landparto situis proksimume inter Uĵ kaj Tiso. En 1945 la Ruĝa Armeo deportis 40000 da hungaroj, el ili mortis 25000. Tiam kun 30 da vilaĝoj Transkarpata provinco pligrandiĝis ĉe valo de Uĵ.
La teritorio limas okcidente kun Slovakio, sude kun Hungario kaj Rumanio kaj norde kun la Lviva kaj Ivano-Frankivska provincoj de Ukrainio. Sude estas la Karpata baseno, norde la montaro Karpatoj. La plej signifa rivero estas Tiso ĉe limoj kun Hungario. Oni parolas ĉi tie plimulte ruse, sed loĝantoj ne estas rusoj, sed rutenoj. Ilia eklezio estas ortodoksa. La regiono estas proporcie turisme alloga klopodante altiri pli da turistoj pro evoluo de infrastrukturo. En politiko aperas senĉese pli fortaj postuloj de aŭtonomio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|