Saltu al enhavo

Tjaĉiv

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tjaĉiv (stacidomo).
Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare
urbo en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 887  (2022) [+]
Loĝdenso 329 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo)48.01138888888923.572222222222Koordinatoj: 48° 1′ N, 23° 34′ O (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare (Transkarpatio)
Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare (Transkarpatio)
DEC
Situo de Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare
Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare (Ukrainio)
Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare (Ukrainio)
DEC
Situo de Tjaĉiv · Тячів · Técső · Tačová · Großteutschenau · Teceu Mare

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tiachiv [+]
vdr

Tjaĉiv (ukraine Тячів, (tjaĉiv), ruse Тячeв, hungare Técső, (tEĉO), slovake Tačová, germane Großteutschenau, rumane Teceu Mare) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Tjaĉiv, kies distriktejo ĝi estas. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 8 887 loĝantoj sur areo de 27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigis loĝdenson de 329 loĝantoj/km².

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Tjaĉiv situas en valo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ fervojo Ĥust (Ukrainio)-Máramarossziget.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Tjaĉiv en Transkarpatio

En 895 la hungaraj triboj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon. La loko estis menciita unue en 1211. Tiutempe en Tjaĉiv loĝis saloministoj. La komunumo urbiĝis en 1329 kune kun privilegioj. Ĝi apartenis al kvinopaj kronaj urboj de la regiono. Post la mezepoko Hungario disfalis, tiu urbo apartenis al princlando Transilvanio. La urbo etendiĝis ankaŭ al maldekstra bordo de Tiso.

En 1910 Tjaĉiv havis 5 910 da loĝantoj (4 482 hungaroj, 855 rutenoj, 434 germanoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, kies distriktejo estis. Inter 1920-1938 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, sed la maldekstra urboparto apartenis al Rumanio laŭ la nomo Teceu Mic (= Malgranda Tjaĉiv). En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon ’’’Karpata Ukrainio’’’. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Tjaĉiv/Técső. Ekde 1945 Tjaĉiv apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Tjaĉiv 11 000 da homoj, (ukrainoj 71,33 %, hungaroj 24,23 %, rusoj 2,74 %). En 1961 Tjaĉiv denove iĝis urbo.

Vidindaĵoj estas la kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento kaj domo de hungara pentristo Simon Hollósy.

En la iama Técső naskiĝis hungara arkitekto Jenő Padányi Gulyás.

Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Kirko en Tjaĉiv