Topoľa
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Snina. Pri samnomata rojo temas artikolo Topoľa (rojo).
Topoľa | |
ukraine: Тополя, hungare: Kistopolya | |
municipo | |
Preĝejo en Topoľa
| |
Oficiala nomo: Topoľa | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Bukovské vrchy |
Rivero | Ulička |
Situo | Topoľa |
- alteco | 384 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 40″ N 22° 21′ 17″ O / 49.04444 °N, 22.35472 °O (mapo) |
Areo | 26,384 km² (2 638,4 ha) |
Loĝantaro | 183 (31.12.2005) |
Denseco | 6,94 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1337 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 65 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520888 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Topoľa | |
Retpaĝo: topola | |
Portalo pri Slovakio |
Topoľa (ukraine Topolja hungare Kistopolya) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas en montaro Bukovské vrchy.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Teritorio de vilaĝo proksime ĉe slovak-pola limo, ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Ulička, kiu elfontas ĉe slovak-pola limo sur la teritorio de vilaĝo Runina. Snina troviĝas 23 km for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1600. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj, laste al nobelara familio Andrássy, kiu vendis sian posedaĵon al ĉeĥoslovaka ŝtato en la jaro 1929. En la mezo de 19-a jarcento ĉi familio konstruis nobelaran domon, kiu estis en la jaro 1990 neniigita. Ĉe la loko de antaŭe menciita nobelara konstruaĵo troviĝas vasta juda tombejo. En 2001 loĝis en la vilaĝo 226 homoj, (102 slovakoj, 94 rutenoj, 10 ukrainoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ligna preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo nacia kultura memoraĵo de jaro 1650. Ĉe preĝejeto milita tombejo de Unua mondmilito kun tomboj de 240 soldatoj.
- statuo de Alexander Duchnovič en la mezo de vilaĝo.
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1803 naskiĝis Alexander Duchnovič poeto, verkisto kaj edukada aktivulo.
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]La vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny. La vilaĝo mem kuŝas en en ŝirma zono de la nacia parko.