Kladzany
Kladzany | |||
hungare: Klazány, germane: Klatschan | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kladzany | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | ||
Distrikto | Vranov nad Topľou | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Parto de | Zemplín | ||
Rivero | Ondava | ||
Situo | Kladzany | ||
- alteco | 130 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 53′ 06″ N 21° 44′ 59″ O / 48.88500 °N, 21.74972 °O (mapo) | ||
Areo | 5,356 km² (535,6 ha) | ||
Loĝantaro | 527 (31.12.2011) | ||
Denseco | 98,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1391 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 094 21 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-57 | ||
Aŭtokodoj | VT | ||
NUTS | 528781 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |||
Vikimedia Komunejo: Kladzany | |||
Retpaĝo: www.kladzany.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Kladzany (hungare Klazány [klazAnj], germane Klatschan) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kladzany situas laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ flankovojoj. Vranov nad Topľou troviĝas voje je 8, aere je 4 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1391. En 1773 oni komputis tie 26 familiojn. Lernejo funkciis ekde 1786. En 1831, 1855, 1866 kaj en 1873 pro ĥolero multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Klazány 380 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Vranov nad Topľou, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kladzany 596 homoj, (591 slovakoj).