Partio de la Komunisma Refondiĝo
Partio de la Komunisma Refondiĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
partio | |||||
Komenco | 12-a de decembro 1991 vd | ||||
Antaŭe | Itala Komunista Partio vd | ||||
Poste | Movado de Unitariaj Komunistoj • Partio de Komunistoj Italaj • Popular Democracy (United Left) • Communist Project • Partio Komunisma de Laboristoj • Kritika Maldekstro • Movado por la Maldekstro • FalceMartello vd | ||||
Lando(j) | Italio vd | ||||
Sidejo | Romo | ||||
Ideologio |
Eŭrokomunismo • Ekosocialismo • marksismo • socialismo • feminismo • kontraŭmilitarismo • kontraŭ-Stalinismo | ||||
Fondinto(j) | Armando Cossutta • Ersilia Salvato • Lucio Libertini • Sergio Garavini vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Liberazione (en) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Partio de la komunisma refondiĝo | |
---|---|
Partito della Rifondazione Comunista | |
partio | |
Lando | Italio |
Estro | Paolo Ferrero |
Fondiĝo | 12 dicembre 1991 |
Ĉefa sidejo | Via del Policlinico 131, Romo |
Ideologio | Komunismo |
Internacia aliĝo | Eŭropa Maldekstro, Kontraŭkapitalisma listo |
Ĵurnalo | Liberazione |
Retejo | http://www.rifondazione.it/ |
La Partio de la komunisma refondiĝo (itale Partito della Rifondazione Comunista) estas itala komunisma politika partio. Ĝi estis kreita en 1991, kaj ĝia nuna estro estas Paolo Ferrero. La plej konata politikisto de la partio estis Fausto Bertinotti, kiu gvidis ĝin ĝis 2006, kiam li iĝis prezidanto de la itala malalta parlamentĉambro.
Dum la registara periodo 2006-2008 la partio estis parto de La Unio, koalicio de centraj kaj maldekstraj partioj kiuj tiam regis Italio. Ĝi ankaŭ estas parto de la Partio de la Eŭropa Maldekstro, tutkontinenta koalicio de radikalaj maldekstraj partioj.
La Partio de la Komunisma Refondiĝo estis kreita en 1991, kiam la Itala Komunisma Partio ŝanĝis sian nomon al Demokrata Partio de la Maldekstro kaj rezignis pri komunismo. Kelkaj el ĝiaj membroj kiuj kontraŭis la ŝanĝon forlasis la partion kaj kreis Rifondazione Comunista, kiu restu fidela al la komunisma idealo.
La partio longe ricevis inter 5 kaj 8% de la voĉdonoj en la naciaj elektoj. Dum la lastaj jaroj, la partio fariĝis tre proksima al la movadoj kontraŭ tutmondiĝo kaj al la pacifismaj movadoj.
Ekde la nacia balotado en 2008, kiun neprigis la disfalo de la ĝistiama registara koalicio de partioj, populara subteno por la partio falegis, kaj ĝiaj anoj ne plu sukcesis akiri postenojn en la itala nek en la eŭropunia parlamento.