Italaj radikaluloj
Italaj radikaluloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
partio | |||||
Komenco | 14-a de julio 2001 vd | ||||
Antaŭe | Bonino List vd | ||||
Lando(j) | Italio vd | ||||
Sidejo | Romo | ||||
Ideologio |
klasika liberalismo • radikalismo • Antiklerikalismo • poreŭropismo | ||||
Fondinto(j) | Marco Pannella vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Italaj radikaluloj | |
---|---|
Radicali Italiani | |
partio | |
Lando | Italio |
prezidanto | Marco Cappato (stato de 2016) |
Fondiĝo | 2001 |
Ĉefa sidejo | via di Torre Argentina 76, Romo |
Ideologio | maldekstre liberalisma |
Internacia aliĝo | Liberala Internacio, Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio, Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo |
Ĵurnalo | Notizie Radicali |
Retejo | radicali.it |
La Italaj radikaluloj - itale Radicali Italiani - estas politika partio de Italio, kiu ekestis el antaŭaj organizaĵoj Radikala Partio (1955-1988) kaj Transnacia radikala partio (1989-2001). Inter la plej konataj historiaj membroj menciindas Marco Pannella kaj Emma Bonino. Laŭ la stato de junio 2016, partia prezidanto estas Marco Cappato.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Radikala Partio, itale Partito radicale, fondita en 1955, ŝanĝis la 1-an de januaro 1989 sian nomon al Transnacia partio. La 14-an de julio 2001 la partio plian fojon ŝanĝis sian nomon kaj nun nomatas Italaj radikaluloj (itale Radicali Italiani) - daŭre ĝi konsideratas la politika heredaĵo de la origina radikala partio de Italio. La partio Italaj radikaluloj transprenis la membrecon en la internacia organizaĵo Liberala Internacio kaj en la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio kaj en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo, unu el la politikaj frakcioj de la Eŭropa Parlamento. Ĝi konsideriĝas maldekstre liberalisma. En 2012 ĝi havis 1005 individuajn membrojn.