Hronsek
Hronsek | |
hungare: Garamszeg, germane: Granseck | |
municipo | |
Kastelo en Hronsek
| |
Oficiala nomo: Hronsek | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Banská Bystrica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Pohronie |
Montaro | Malaltaj Tatroj |
Rivero | Hron |
Situo | Hronsek |
- alteco | 309 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 39′ 32″ N 19° 09′ 14″ O / 48.65889 °N, 19.15389 °O (mapo) |
Areo | 7,3040 km² (730,4 ha) |
Loĝantaro | 643 (31.12.2010) |
Denseco | 88,03 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1250 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 976 31 |
Telefona antaŭkodo | +421 48 |
Aŭtokodoj | BB, BC |
NUTS | 580236 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Lignaj preĝejoj en slovaka parto de Karpatoj |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 2008 (#32) |
Numero | 1273 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | iii, iv |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Hronsek | |
Retpaĝo: www.hronsek.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Hronsek, hungare Garamszeg [garamseg] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Hronsek situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zvolen-Banská Bystrica. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1500 en hungara formo "Zyklafalu". En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa, sed simila libro en 1851 taksis ĝin unuaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamszeg 247 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 1927 la oficiala slovaka loknomo estis "Garansek", ekde 1946 "Hronsek", kie vivis en 2001 596 homoj, (569 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- luterana baroka ligna preĝejo de 1725
- burgo de familio Polthári Soós el la 15-a jarcento, en 1576 trakonstruiĝis, en la 19-a jarcento renoviĝis; dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a monofarejo funkciis tie; tie vivis Julianna Korponay, pri kiu Mór Jókai verkis faman romanon
- baroka kastelo kun parko de familio Soós-Géczy [ŝOŝ-gEci] de 1775
- baroka sonorilostablo el la 1720-aj jaroj
- luterana paroĥo el la 19-a jarcento, baldaŭe trakonstruiĝis
- flughaveno funkcias proksime
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Garamszeg naskiĝis hungara historiisto Oszkár Paulinyi.