Bzovík
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Krupina. Pri fortikigita monaĥejo temas artikolo Monaĥejo Bzovík.
Bzovík | |
hungare: Bozók | |
municipo | |
Burgo Bzovík
| |
|
|
Oficiala nomo: Bzovík | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Krupina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Hont |
Montaro | Krupinská planina |
Memorindaĵo | Monaĥejo Bzovík |
Rivero | Čekovský potok |
Situo | Bzovík |
- alteco | 339 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 19′ 16″ N 19° 05′ 22″ O / 48.32111 °N, 19.08944 °O (mapo) |
Areo | 12,99 km² (1 299 ha) |
Loĝantaro | 1 100 (31.12.2010) |
Denseco | 84,68 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1135 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 962 41 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | KA |
NUTS | 518212 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Bzovík | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Bzovík (hungare Bozók) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Bzovík situas laŭ flankovojoj. Krupina troviĝas je 6 km.
Abatejo fondiĝis en tiu loko en 1135, kiu tiam havis la nomon "Bozouk". La apuda setlejo havis la rangon kampurbo kun bazarada rajto. En 1433 la husanoj detruis ĝin. En 1546 la abatejo pligrandiĝis je fortikaĵo, kie inter 1599-1646 departementaj kunsidoj okazis. En 1678 Emeriko Thököly okupis, poste detruis la fortikaĵon, sed ĝi renoviĝis en 1686. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 456 vilaĝanoj en 80 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bozók 501 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). La fortikaĵo daŭre estis loĝata dum la hungara dominado. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Krupina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bzovík 982 homoj, (922 slovakoj).