Halič
Halič | |
hungare: Gács | |
municipo | |
Kastelo en Halič
| |
|
|
Oficiala nomo: Halič | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Lučenec |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Novohrad |
Memorindaĵo | Haliĉa kastelo |
Situo | Halič |
- alteco | 274 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 21′ 15″ N 19° 34′ 18″ O / 48.35417 °N, 19.57167 °O (mapo) |
Areo | 21,8162 km² (2 181,62 ha) |
Loĝantaro | 1 688 (31.12.2011) |
Denseco | 77,37 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1299 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 985 11 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | LC |
NUTS | 511421 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Halič | |
Retpaĝo: www.halic.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Halič, hungare Gács estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Lučenec-Veľký Krtíš. Lučenec troviĝas 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri Gács devenis el 1299. Familio Losonci konstruis burgon en la 13-a jarcento, kiu ruiniĝis pro la bataloj kontraŭ Mateo Csák. La fortikaĵo rekonstruiĝis en 1386, kiun la husanoj okupis en 1451. Reĝo Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1612 la tiam ruina fortikaĵo trakonstruiĝis burgo havanta 6 turojn, kiun Emeriko Thököly vane sieĝis. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a akiris ĝin, sed la Habsburgoj reokupis ĝin en 1709. La vilaĝo urbiĝis en 1765. Posedanto de tiama burgo grafo Johano Forgách (forgAĉ) fondis drapofabrikon en 1767, la unua en Hungario. Katolika lernejo en 1816 ekfunkciis. En 1910 loĝis tie 1251 da homoj (637 hungaroj kaj 560 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al la distrikto de Gács, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo estis aligita al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Gács naskiĝis kaj mortis hungara ĉefkanceliero Antal Forgách
- hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka tie funkciigis apotekon
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- burgo aŭ kastelo el la 16-a j.c. kun parko kaj lageto
- katolika preĝejo el 1835
- baroka-klasikisma domo pri salokomercado el la 18-a j.c.
- iama uzino pri drapo el la 19-a j.c.
- sinagogo