Ernst Heinrich Weber
Ernst Heinrich Weber estis germana fiziologo, anatomo kaj universitata profesoro pri anatomio. Ernst Heinrich Weber estas kromnomita la fondinto de la "eksperimenta psikologio". Li studis en la Universitato de Wittenberg kaj iĝis asocia profesoro pri kompara anatomio en la Universitato de Lepsiko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernst Weber finis siajn medicinstudojn ĉe la Universitato de Wittenberg en 1815. En la Universitato de Lepsiko, li unue estis nomumita profesoro pri kompara anatomio en 1818, poste pri homa anatomio en 1821 kaj pri fiziologio en 1840 .
En 1825, li studis kun sia frato Wilhelm Eduard Weber (1804-1891) la mekanikon de ondodisvastigo en likvaj medioj. Inter ili, ili verkis gravan libron pri sintezo de la hidrodinamiko en kiu li prezentis la unuan takson pri la rapideco de la sangodisvastigo.
Ekde la 1860-aj jaroj, Ernst Weber laboris kun Gustav Theodor Fechner (1801-1887) rilate al la eksperimenta studo pri la psikologio de percepto, kiu iĝus psikofiziko. La du esploristoj kune establis fundamentan leĝon pri ĉi tiu nova kampo: la leĝon Weber-Fechner. Webero iĝis eksterlanda membro de la Reĝa Societo de Londono en 1862.
En 1866 kaj 1871, li forlasis siajn poziciojn kiel profesoro pri fiziologio kaj anatomio, daŭrigante sian laboron kun sia plej juna frato Eduard Friedrich Weber (1806-1871) en kio ili priskribis la inhibician rolon de la vaga nervo.[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Anatomia comparata nervi sympathici cum tabulis aeneis. Reclam, Lepsiko , 1817
- De systemate nerveo organico. Lepsiko, 1817
- De aure et auditu hominis et animalium. Lepsiko, 1820
- Tractatus de motu iridis. Glück, Lepsiko, 1821. (kun Ernst Wilisch)
- Nonnulla de venaesectionis in organismum universum vi et in curanda nominatim inflammatione usu. Hirschfeld, Lepsiko, 1823
- De strato musculoso tunicae venarum mediae in quibusdam mammalibus majoribus indagato. Staritz, Lepsiko, 1823 (com Karl Friedrich Weigel)
- De zostere. Lepsiko 1825
- De febre puerperali. Lepsiko 1825
- Observatio tumoris et ossificationis cerebelli. Lepsiko, 1826
- Annotationes anatomicae et physiologica, 1829
- Handbuch der Anatomie des Menschen, 1830
- Dissertatio inauguralis medica eclampiam gravidarum parturientium et puerperarum sistens. Lepsiko, 1831
- De pulsu, resorptione, auditu et tactu, 1831
- Lehrbuch der Anatomie des Menschen, 1834
- Zusätze zur Lehre vom Baue und den Verrichtungen der Geschlechtsorgane. Weidmann, Lepsiko, 1846
- De hepatis ranarum structura et functiones observationes novae. Lepsiko, 1848
- Annotationes anatomicae et physiologicae. programmata collecta fasciculi tres. Koehler, Lepsiko, 1851
- Die Lehre vom Tastsinne und Gemeingefühle auf Versuche gegründet. Vieweg, Braunschweig 1851
- Summam doctrinae de motu iridis continens, 1851
- Dem hochverdienten forscher Herrn Ernst Heinrich Weber, 1871
- Wellenlehre auf Experimente gegründet oder über die Wellen tropfbarer Flüssigkeiten mit Anwendung auf die Schall- und Lichtwellen. Fleischer, Lepsiko 1825. (kun Wilhelm Weber). Dazu: Digitalisat, abgerufen am 11. März 2017
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Michael Weber (1754-1833) germana luterana teologo
- Johann Christian August Heinroth (1773-1843) germana psikiatro, kuracisto kaj pedagogo
- Johann Gottlieb Kreyßig (1779-1854) germana filologo kaj pedagogo
- Ernst Heinrich Weber (1795-1878) germana fiziologo kaj anatomo
- Gustav Theodor Fechner (1801-1887)
- Wilhelm Eduard Weber (1804-1891)
- Eduard Friedrich Weber (1806-1871) germana anatomo kaj fiziologo
- August Hermann Kreyssig (1811-1889) germana sacerdoto
- Heinrich Adolf Rinne (1819-1868) germana otorinolaringologo
- Julius Pagel (1851-1912) germana kuracisto kaj historiisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo verkita surbaze de la franca samnoma Vikipedio.