Wikimedia Foundation elections/Board elections/2006/Candidates/eo
Baloto por la Administra Konsilantaro de 2006 |
---|
Organizado |
|
Reguloj por la kandidatoj
[edit]Ĉi teksto estas traduko. Nur la oficiala anglalingva teksto estis aprobita de la tri balotoficaluloj. Se estas malsamo aŭ ambigueco la originala anglaligva teksto validos.
Sur ĉi paĝo, la kandidatoj en la baloto por la Administra konsilantaro de Wikimedia povas sin prezenti. Almenaŭ unu delegito estos elektita por mandato finiĝonte en julio 2007.
Por kandidtatiĝi vi devas esti redaktinta almenaŭ 400 foje en la projekto Wikimedia el kiu vi voĉdonas; redaktoj estu faritaj el sama konto, unua redakto estu okazinta almenaŭ 90 tagojn antaŭ le 1-an de aŭgusto 2006 00:00 (UTC).
Rimarku ke vi ne povas partopreni la konsilantaron anonime : vi nepre publike konigu vian veran identecon. La kandidatoj ankaŭ devos nepre plene diskoniĝi ĉe ĉu User:Aphaia ĉu User:Essjay ĉu User:Datrio ĉu iu alia nomota persono, krom se jam estis farite en la antaŭaj balotoj. Ni rilatos kun vi por pli da detaloj. La kandidatoj kies identeco estos konfirmita ĉe la oficialaj organizantoj havos la vorton "konfirmita" apud sia nomo.
Bonvolu kopii la modelon kaj plenigi ĝin per la petataj informoj. Por ne favori kanditaton pli ol alian bonvolu enskribiĝi lau via uzula nomo en alfabeta ordo konforme al la algoritmo de unikoda alfabeta ordigo.
Vi rajtas verki vian kandidatiĝon en iu(j) ajn lingvo(j) sed ni rekomendas al vi enmeti la anglan. Via kandiatiĝo ne devas longi pli ol 1000 vortojn en kiu ajn lingvo . Volontuloj tradukos vian kanditatiĝon en aliajn lingvojn kaj ni klopodos por ke la kandidatiĝoj estu alireblaj en kiel eble plej multe da lingvoj. Ni klopodos por ke la sinprezentoj estu legeblaj en kiel eble multaj lingvoj, sed ni ne povas garntii ke ĉio estos tradukita. Ju pli mallonge kaj ju pli frue vi verkos vian sinprezenton, des pli da ŝancoj estos ke ĝi estos tradukita.
Fine bonvolu enskribi vian nomon kaj ĉiujn lingvojn en kiuj vi proponas vian kandidatecon en la sekcion rapida vido de la kandidatoj.
Ekzemplo
[edit]Bonvolu aldoni viajn informojn sub la sekcio "Kandidatoj", sekvante ĉi modelon :
=== [[User:Uzula nomo]] === {{Election candidates ML/Eo |Uzulo= Via uzula nomo ĉe meta |Vera nomo= Via vera nomo |Loĝloko= Kie vi loĝas |Aĝo= Via aĝo (malpli ol dekokjarulo ne rajtas kandidatiĝi) |Paĝoj= ligiloj al viaj uzulaj paĝoj |Partoprenante de= de kiam vi ekkontribuas |Projektoj= projektoj en kiuj vi partoprenas |Lingvoj= lingvoj en kiuj vi partoprenas |Kontribuoj= ligiloj al viaj kontribuoj |Kandidatiĝo= (bonvolu en ne pli ol 1000 vortoj) |Demandoj= kie oni povas starigi al vi demandojn }}
Listo
[edit]Kandidatoj
[edit]Vidu ankaŭ fintradukotajn kandidatiĝojn.
redaktu la kandidatprezentoliston
-Konfirmita.--BradPatrick 15:05, 28-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | AaronSw |
---|---|
Vera nomo | Aaron Swartz |
Loĝloko | Cambridge, Massachusetts, Usono |
Aĝo | 19 |
Uzula(j) paĝo(j) | en:User:AaronSw |
Partoprenante en Wikimedia de | sekvas evoluon ekde 2001, kontribuas ekde 2003 |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | en.wikipedia, en.wikisource, en.wikiquote |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | precipe la angla |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en.wikipedia, en.wikisource, en.wikiquote, en.wikinews, meta.wikimedia, wikimania2006 |
Mia kandidatiĝo | Ekde januaro la trafiko de Vikipedio pli ol duobliĝis, tio kaŭzis ankaŭ pligrandiĝintan premon al la homoj malantaŭ la projekto. Kiel rezulto, la Fondaĵo Wikimedia troviĝas nun ĉe grava turnopunkto: ĝi devas evolui de la malgranda grupo de individuoj al daŭre ekzistanta organizo. Mi kandidatiĝas por prezenti la komunumon en tiu transiro kaj por certigi nian fildelon al la ĉefaj niaj valoroj:
Legu pli pri tiuj temoj... (en) Pri mi: Antaŭ ses jaroj mi faris mian unuan interretan programon. Mi nomis ĝin theinfo.org, tamen la ideo estis esence la sama, kiel tiu de Vikipedio. Ne surprizas, ke ĝi ne iĝis populara, sed mi ne ĉesis pensi pri la problemo. Ekde tiam mi kunaŭtoris RSS 1.0 specifikacion, laboris pri specifikacioj por Semantic Web kaj estis inter la fruaj dungitoj ĉe Creative Commons. Plej laste mi kunfondis Reddit, kiu, post unu jaro, jam estas inter la 1500 plej vizitataj paĝaroj en Interreto (laŭ Alexa). |
Bonvolu lasi demandojn tie | User talk:AaronSw |
-Konfirmita.--BradPatrick 03:19, 29-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | alex756 |
---|---|
Vera nomo | Alex T. Roshuk, Esq. |
Loĝloko | Brooklyn, New York, Usono |
Aĝo | 50 |
Uzula(j) paĝo(j) | meta en |
Partoprenante en Wikimedia de | Aprilo 2003 |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | Precipe anglalingva Vikipedio, mi partoprenis en pluraj aliaj projektoj, sed laste estis minimume. |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Angla, Franca (okaze), iom da Rusa (anonime) |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en fr meta |
Mia kandidatiĝo | Legu alilingve : en (originale), ja |
Bonvolu lasi demandojn tie | Vidu mian diskutpaĝon je meta aŭ alex756 ĉe nyc (punkto) rr (punkto) com. Dankon kaj mi petas vin : balotu ! |
- Konfirmita. --Aphaia 02:30, 10-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | ArnoLagrange | |
---|---|---|
Vera nomo | Arno Lagrange | |
Loĝloko | Bellegarde-du-Razès, Aude, Francio | |
Aĝo | 50-jara | |
Uzula(j) paĝo(j) | eo:Vikipediisto:ArnoLagrange, fr:Utilisateur:ArnoLagrange, Hejmpaĝo (eo fr) | |
Partoprenante en Wikimedia de | 19-a de decembro 2002 | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | eo:Vikipedio, fr:Wikipédia, meta, Vikifontoj (eo Wikisource), fr:Wiktionary,
Vikivortaro (eo:Wiktionary), en:Wiktionary | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | eo, fr, en, de (kaj kelkfoje en aliaj) | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | eo, fr, en, de, meta, wikisource, eo:Wiktionary | |
Mia kandidatiĝo | Mi kandidatiĝas por defendi en la administra konsilantaro lingvan egalrajtecon, ke oni klopodu trovi rimedojn por ke partoprenantoj en iu ajn el la projektoj en iu ajn el la lingvoj povu egale partopreni diskutojn kaj decidojn, ĉar bedaŭrinde ĉiuj gravaj diskutoj kaj decidoj per diversaj rimedoj daŭre konstante okazas precipe nur en la angla, malebligante al neregantoj de la anglo-usona iel ajn partopreni en iaj gravaj decidoj. Vera multlingveco kaj eĉ konsidero ekuzi internacian helplingvon estas nepra. Legu pli | |
Bonvolu lasi demandojn tie | Kandidatiĝo por la Fidataro |
Konfirmita -- BradPatrick 16:57, 28-a de Auxgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Arnomane | |
---|---|---|
Vera nomo | Daniel Arnold | |
Loĝloko | Gräfenberg, Franken, Germanio | |
Aĝo | 25 | |
Uzula(j) paĝo(j) | precipe: commons:User:Arnomane, w:de:Benutzer:Arnomane
aliaj: User:Arnomane, w:en:User:Arnomane, n:de:Benutzer:Arnomane, w:ar:User:Arnomane | |
Partoprenante en Wikimedia de | 15/16-a de Marto 2004 | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | Wikimedia Commons (Burokrato), de.wikipedia (Admin), OTRS, Meta, en.wikipedia, de.wikinews
Kelkaj el miaj subprojektoj (t.e. projektoj mi estas forte implikita) apud mia administra laboro ... Germanlingva Vikipedio :
Komunejo:
| |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Germana (denaske), angla (altnivele) kaj iom da franca (mi taŭge legas, sed por sencoplene verki estas nesufiĉe) | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | de.wikipedia, komunejo, meta, en.wikipedia, de.wikinews, ar.wikipedia,
apud tio la plej multaj kontribuoj de IP 131.188.24.186 en diverslingvaj versioj (foje kun mia kromnomo subskribitaj, plej ofte ne); precipe ligitaj al mia adminstra laboro en Komunejo | |
Mia kandidatiĝo | Slogano : Simple agu kaj priparolu poste - ne inverse.
| |
Bonvolu lasi demandojn tie | commons:User talk:Arnomane/WMF board election 2006 (germane aŭ angle) |
Uzula nomo | Charles Matthews | |
---|---|---|
Vera nomo | Charles Matthews | |
Loĝloko | Cambridge, Britio | |
Aĝo | 52 | |
Uzula(j) paĝo(j) | en:User:Charles Matthews | |
Partoprenante en Wikimedia de | 2003 | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | en-wikipedia | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Angla (tradukoj al la angla kaj interlingvaj ligiloj ) | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | [1] | |
Mia kandidatiĝo | Mi kandidatiĝas kun sperto kaj kapabloj utilaj pro la Fidataro. Mi ne estas teĥnikisto, kaj ne aktivis sur meta, preferante fokusiĝi sur en-vikipedio.
Mi venas sen specifa ŝablono por la Fondaĵo. Kia manifesto mi dirus ke ni ankoraŭ devas plibonigi la rilatojn inter diversaj aferoj. Aplikante la plej bonajn spertojn de longdistanca lernado, kiam ni scias ke fakta enteno estas longvica fenomeno (por paroli laŭmode), signifas ke ni kaj devas adicie esti fajnaj kaj pli bonaj en la homaj scioj. La celo estas fariĝi ĉionentenantaj sed ankaŭ kompreneblaj kaj komprenantaj je globala skalo. Jen ambiciaj sloganoj. Fono : mi havis 11-jaran postdktoriĝan akademian sperton (1978-1989), en la Universitato de Cambridge, kun jaroj en Francio kaj Usono. Poste mi estis voluntula laboristo en diversaj kuntekstoj, inkluzive de reklama kaj monkolekta laboro. Mi verkis du librojn (unu konvencian kaj unu surrete kun korea amiko publikigita) kaj pli ol cent artikolojn. Mi vojaĝadis kia eksterlanda bobelpakita turisto en Japanio Sudkoreio kaj laste Ugando kie mi faris tre bonvenitan prelegon pri Vikipedio. Mi parolas sufiĉe taŭge france kaj ruse. Mi estis edzo kaj patro dum tiu tuta tempo. La rolo de la Fidataro : kion alian surreta etendita komunumo povas postuli de sia propra konsilantaro ? La Fidataro devas pluteni la plej gravan iam ekzistantan hipertekstan enteneron. Kelkaj netuŝeblaj aferoj kiaj "vikikulturo" , "motiviga laboretoso", "valoraldonado" estas pli ol mono. La grandeco de wikimediaj projektoj nun signifas ke rigora regado foje nepras, sed la plej granda defio restas la klopodado de popolo verkanta en vikiaj projektoj en plej vasta kunteksto. En la ĉiutaga funkciado de la paĝaroj, tio signifas ne lasi eliĝi el la vido la malnovskolan pensmanieron. Mallonge, mi havas eksteran sperton, komunikokapablojn, kaj tradician aliron al vikioj. | |
Bonvolu lasi demandojn tie | User:Charles Matthews/WMF Board Election 2006 |
- Konfirmita --Aphaia 14:12, 5-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Cimon Avaro | |
---|---|---|
Vera nomo | Jussi-Ville Heiskanen | |
Loĝloko | Helsinko, Finnlando | |
Aĝo | 40-jara kaj duono | |
Uzula(j) paĝo(j) | precipe en:User:Cimon Avaro, fi:User:Cimon Avaro (mi havas dekduon da malpli uzataj) | |
Partoprenante en Wikimedia de | 13-a de Aprilo 2003 (kaj anonime en kelkaj antaŭaj tagoj) | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | Angla Vikipedio, Finna Vikipedio, (Mi ankaŭ redaktis iom ete en Vikifontoj kaj simplangla, en skota kaj interligis en projektoj en dekduo da lingvoj ) | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Finna, Angla, Skota | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | En-wikipedia, Fi-wikipedia, En-Wikiquote, Meta | |
Mia kandidatiĝo |
| |
Bonvolu lasi demandojn tie | User:Cimon_Avaro/Candidacy_2006 |
- Konfirmita --Aphaia 00:22, 12-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Eloquence | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vera nomo | Erik Möller | |||||||||||||||||
Loĝloko | Berlino, Germanio | |||||||||||||||||
Aĝo | 27 jara | |||||||||||||||||
Uzula(j) paĝo(j) | en.wikipedia (admin.), mediawiki (kodo kaj vikio), meta (admin.), commons (admin.), en.wikinews (admin., burokrato), de.wikipedia (admin., okaza kontribuanto), de.wikinews (okaze) | |||||||||||||||||
Partoprenante en Wikimedia de | Decembro 2001 (registrita) | |||||||||||||||||
Projektoj en kiuj mi partoprenas | vidu sube | |||||||||||||||||
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Germana (denaske), Angla (altnivele) | |||||||||||||||||
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en.wikipedia, en.wikinews, commons (+du robotoj), meta, de.wikipedia, de.wikinews | |||||||||||||||||
Mia kandidatiĝo | Miaj realigoj: Iniciatis Vikinovaĵojn kaj Wikimedian Komunejon; gvidanta evoluigisto de WiktionaryZ/Wikidata; kuniniciatinto de la Difino de Libera Enteno; internacia preleganto kaj aŭtoro publikiginta pri vikioj; etendita socia reto ligita al multaj organizaĵoj kaj individuoj; jaroj da kontribuoj kaj gvidado en multaj Wikimediaj entreprenoj. Vidu mian "Vikian CV". Miaj celoj:
Detala kampanja platformo, entenanta intervjuon kun la kandidato ;-) (anglalingve) | |||||||||||||||||
Bonvolu lasi demandojn tie | User talk:Eloquence/Platform 2006 |
- Konfirmita --BradPatrick 03:21, 29 August 2006 (UTC)
Uzula nomo | Evrik | |
---|---|---|
Vera nomo | Bruce Andersen | |
Loĝloko | Filadelfio, Pensilvanio, Usono | |
Aĝo | 42-jara | |
Uzula(j) paĝo(j) | en:User:Evrik | |
Partoprenante en Wikimedia de | 21-a de Julio 2005 kun unua registrita kontribuo John Doe. Unua anonima kontribuo (Urbanization) la 21-an de Januaro 2004 | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | commons, wikt, wikisource wikibooks, wikiquote kaj meta | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | en, de kaj es | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en, es, de, komunejo ,wikt, wikisource, wikibooks, wikiquote kaj meta | |
Mia kandidatiĝo | Aliaj lingvoj : Ar; Ca; Chr; Cs; De; En; Eo; Es; Fi; Fr; Hu; It; Ja; Nl; No; Pl; Pt; Ru; Tl; Tr; Zh; | |
Bonvolu lasi demandojn tie | en:User talk:Evrik |
Uzula nomo | Improv | |
---|---|---|
Vera nomo | Pat Gunn | |
Loĝloko | Pittsburgh, Pennsylvanie, Usono | |
Aĝo | 28 jaroj | |
Uzula(j) paĝo(j) | en (aliaj paĝoj sed sen signifoplena enteno ) | |
Partoprenante en Wikimedia de | fine de 2002 (enskribita en la retpoŝta listo de Nupedia antaŭe) | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | precipe enwiki | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | angla. Okaze mi legas artikolojn en la germana, hispana, kaj japana vikipedioj sed mi ne taksas mian regon de la gramatiko sufiĉa por kontribui. | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en redaktokontilo | |
Mia kandidatiĝo | Mi vidis la projekton ekflugi kaj mi estis en ĝi implikita (mi ankaŭ estis implikita enUsenet kaj diversaj aliaj komunumaj projektoj) dum jaroj. Legante multajn kunvenprotokolojn, mi opinias ke mi povas kontribui al la diskutotipoj kiujn naskas la regado de la projekto. Mi kredas je jenaj aferoj :
Se mi estos elektita, mi promesas konsideri la postenon kun seriozeco, dediĉi tempon kaj necesajn penojn por esti produktiva fidatarano. | |
Bonvolu lasi demandojn tie | Borita? Demandoj koncerne la fidataron por Improv |
- Konfirmita .--BradPatrick 04:28, 9-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Kelly Martin | |
---|---|---|
Vera nomo | Kelly Martin | |
Loĝloko | Niles, Illinois, Usono | |
Aĝo | malfrua 30-a | |
Uzula(j) paĝo(j) | enwiki, dewiki (pli malpli), Komunejo, meta | |
Partoprenante en Wikimedia de | decembro 2004 | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | enwiki, komunejo, meta (okaze) | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | angla, mi legas la germanan sed ne sufiĉe por kontribui. | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | enwiki redaktokontilo, komunejo, meta | |
Mia kandidatiĝo | Mi kandidatiĝas por la Fidataro ĉar al tio instigis min iuj kies opinion mi emas fidi. Mi ne tion estis intencinta,sed kiam iuj kiujn mi fidas konaktadas min por peti min fari ion, mi emas serioze prikonsideri la peton.
Mia proklamo :
| |
Bonvolu lasi demandojn tie | enwiki diskutpaĝo |
-Konfirmita.--BradPatrick 03:30, 29-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Kim Bruning | |
---|---|---|
Vera nomo | Kim Bruning | |
Loĝloko | Nederlando | |
Aĝo | 28 | |
Uzula(j) paĝo(j) | en:User:Kim Bruning | |
Partoprenante en Wikimedia de | Redaktas regule ekde la 7-a de novembro 2003. (La unua redakto: 7 nov 2001). | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | Mia hejma vikio estas en.wikipedia. Mi helpis per konsiloj al nl.wikipedia kaj en.wikinews, mi ankaŭ estas de temp' al tempo envolvita en rapidigo de la ellaboro de iloj kiel vandalfighter kaj mi nun penas kolekti homojn por kolekti iom da sociologia statistiko pri Vikipedio. Ĉeestintaj en Wikimania probable estis en unu el la diskutoj, kiuj rezultiĝis el tio. | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Mi studis la nederlandan, la anglan, la germanan, la francan kaj la latinan en lernejo kaj iomete da aliaj alitempe. Denaske mi parolas la nederlandan kaj la anglan, mi povas esprimi min en la germana, kaj miaj franca kaj latina estas ne plu tre bonaj. | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | * en | |
Mia kandidatiĝo | Aliaj lingvoj : Chr; De; En; Eo; Es; Fr; Hu; Ja; | |
Bonvolu lasi demandojn tie | en:User Talk:Kim Bruning/board |
Konfirmita Aphaia 22:34, 6-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Linuxbeak |
---|---|
Vera nomo | Alex Schenck |
Loĝloko | North Scituate, Rhode Island, Usono |
Aĝo | 19 |
Uzula(j) paĝo(j) | enwiki, commons:User:LinuxbeakKomunejo, meta |
Partoprenante en Wikimedia de | Marto 2005 |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | enwiki, komunejo (okaze kaj kutime anonime ), meta |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Angla. Mi kapablas legi kaj paroli la francan (kun iom da malfacilo) kaj legi iom da germana. |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | enwiki, komunejo, meta, (redaktokontilo) |
Mia kandidatiĝo | Mi kandidatiĝas por la konsilantaro ĉar mi opinias ke ĝi bezonas pli « implikitan » anon por pli bone kompreni kaj direkti la rapidan evoluon de Wikimedia. Kia burokrato, IRC-uzanto kaj grava partoprenanto de vikipedio, mi opinias ke mi povas enblovi en la konsilantaron pozitivan refreŝigan energion.
Mia proklamo :
|
Bonvolu lasi demandojn tie | enwiki diskutpaĝo |
- Konfirmita --Aphaia 00:21, 12-a de Aŭgusto 2006 (UTC)
Uzula nomo | Mindspillage | |
---|---|---|
Vera nomo | Kathleen (Kat) Walsh | |
Loĝloko | Herndon, Virginia (proksime de Washington, DC), Usono | |
Aĝo | 23 | |
Uzula(j) paĝo(j) | en.wikipedia, meta, wmf, en.wikinews | |
Partoprenante en Wikimedia de | Junio 2004 | |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | Wikipedia kaj Wikinews (angle), Meta, kelkaj kontribuoj ĉe Commons, Simpligita Angla, kaj diversaj aliaj projektoj Ankaŭ OTRS administranto kaj Komunikadkomitatanino. | |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Angla; povas uzi sed ne redakti en baza hispana | |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en.wikipedia, meta, en.wikinews | |
Mia kandidatiĝo | Mia implikiĝo en Wikimedia inkluzivas, inter alie, korespondadon konfliktosolvadon kaj partoprenon en la komunikadkomitato. Mi ankaŭ reprezentis wikimedia-n antaŭ la gazetaro, dum prezentoj kaj fronte al organizaĵoj kiaj la Memormuzeo pri la Holokaŭsto kaj la Kongresa Biblioteko (Usono).
Miaj celoj :
| |
Bonvolu lasi demandojn tie | User talk:Mindspillage/Board candidacy. |
Uzula nomo | Oscar |
---|---|
Vera nomo | Oscar van Dillen |
Loĝloko | Rotterdam, Nederlando |
Aĝo | 48 |
Uzula(j) paĝo(j) | meta, nl.wikipedia, nl-projektoj, komunejo; baze mi havas paĝojn dissemitajn tra la projektoj ligitajn al mia uzula paĝo ĉi tie ĉe meta; krom en kelkaj projektoj kie la nomo jam estis uzata mi estas uzulo:oscar ĉie. |
Partoprenante en Wikimedia de | 23-a de februaro 2004 (registrite) |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | nl.wikipedia kaj aliaj nederlandlingvaj projektoj kiel nl.vikinovaĵoj kaj aliaj, kelkaj kontribuoj al en, fr kaj de.wikipedia kaj aŭtoro de (laŭ ĉina uzulo) la plej ĝerma iam kreita ĝermo : nushu ;-) |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | denaske mi estas nederlandlingva, sed parolas la anglan kaj la germanan kvazaŭ kiel denaskulo, flue parolas la francan kaj havas kelkajn profesiajn sciojn de la hispana, sveda kaj itala. bazan konon de la turka parole de la kantona kaj skribe de la egiptaj hieroglifoj. mia uzulanomo estas oscar tra la diversaj projektoj krom en la hispana kie mi estas oscarami. |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | mallonga resumo:
|
Mia kandidatiĝo |
|
Bonvolu lasi demandojn tie | mia diskutpaĝo ĉe meta au retpoŝte : oscar<punkto>wiki<ĉe>gmail<punkto>com. |
Uzula nomo | Ross.Hedvicek |
---|---|
Vera nomo | Ross Hedvicek |
Loĝloko | proksime de Tampa, Florido |
Aĝo | pli ol 50 |
Uzula(j) paĝo(j) | en:User:Ross.Hedvicek kaj cs:Ross Hedvíček |
Partoprenante en Wikimedia de | Sub ĉi vera nomo de marto 2006, alimaniere de frua 2004, sur la ĉeĥa vikio de 01/01/2006 |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | en:User:Ross.Hedvicek |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Angla, Ĉeĥa, Kroata |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en kaj cs |
Mia kandidatiĝo | Mi opinias ke estas kelkaj seriozaj problemoj en la mastrumado de Vikipedio kaj mi volas (se elektita) helpi solvi ĉi problemojn. |
Bonvolu lasi demandojn tie | User_talk:Ross.Hedvicek |
Uzula nomo | UninvitedCompany |
---|---|
Vera nomo | Steve Dunlop |
Loĝloko | Minneapolis, Minnesota, ie en la mondo |
Aĝo | 40 |
Uzula(j) paĝo(j) | meta, en, komunejo |
Partoprenante en Wikimedia de | 27-a de Marto 2003 |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | Wikipedia, Meta, kaj etaj implikiĝoj en komunejo kajvikilibroj |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | Angla |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | en, meta |
Mia kandidatiĝo | Mi kredas ke la rolo de la Fidataro devus esti :
Mi kredas ke la rolo de la Fondaĵo devus esti :
Se mi estos elektita la unuaj aferoj kiu n mi defendos kia fidatarano estus :
Koncerne la neanglalingvajn projektojn mi kredas jenon :
Kion mi alportas al la Fidataro inkluzivas :
Kelkaj aferoj kiujn mi dezirus alporti al la Fidataro sed ne povas :
|
Bonvolu lasi demandojn tie | mia diskutpaĝo je meta |
Uzula nomo | Zuirdj |
---|---|
Vera nomo | Juan David Ruiz |
Loĝloko | Santiago de Ĉilio. |
Aĝo | 30 |
Uzula(j) paĝo(j) | hispanlingva Vikipedio, Komunejo, anglalingva vikipedio; uzulaj kontoj en kvazaŭ ĉiuj projektoj. |
Partoprenante en Wikimedia de | 27-a de marto de 2003 kia registrita uzulo. |
Projektoj en kiuj mi partoprenas | es-wikipedia; komunejo; meta; en-wikipedia (okaze); pt-wikipedia (okaze); OTRS-es; diversaj prelegoj kaj laborguppoj en Ĉilio kaj Argentino pri vikipedio kaj la wikimediaj projektoj; kunlaboranto de Gleducar y Educalibre, projektoj bazitaj sur kunlabora konsturado de libera sciaro uzante Mediawiki softvaro kaj entenoj de la wikimediaj projektoj. |
Lingvoj en kiuj mi partoprenas | hispana ; meza angla, aparte skriba; meza portugala, aparte parola, mi scipovas senprobleme legi; mi iom komprenas francan kaj italan. |
Ligiloj al miaj kontribuaĵoj | hispanlingva Vikipedio, Komunejo, Meta, anglalingva vikipedio. |
Mia kandidatiĝo | La penoj de komunumo de volontuloj por ekkonstrui liberajn kaj kvalitajn entenojn alireblajn al uzuloj de la tuta mondo en malsamaj lingvoj, konstruis projekton neimageblan antaŭ kelkaj jaroj.
Ĉiu defio estis nova kaj pro tio mem ni devis eltrovi novajn ideojn por solvi ilin. La tasko ne estis facila nek senproblema, kiel okazis ĉe la disvojiĝo de la hispanlingva vikipedio. Mi eniris la projekton en momento post la disiĝo, kiam kvazaŭ ne plu estis denaskaj parolantoj en la projekto. Estis ĉelima situacio nekongrua kun la spirito de niaj projektoj konstruitaj surbaze de diverseco. Pro tiu diverseco mi decidiĝis prezentiĝi kia kandidato. La Wikimedia fondaĵo ekas novan etapon : niaj komunumoj ekinteresiĝas ne nur al la eldonado de entenoj, sed ankaŭ al projektoj kies entenoj estu aprobitaj de profesoroj kaj de la tuta mondo ĝenerale; niaj volontuloj klopodas malkreskigi la lingvajn barojn kiuj disigas nin, kiel montras kreskanta partoprenado en meta. Per mia kandidatiĝo mi deziras lokiĝi en la novan alvenantan etapon, konsciante ke mi elvenas el alia projekto kun nediskuteblaj lingvaj baroj kaj kun geografia distanco kiun oni povas vidi kiel malhelpo, kaj tamen povas esti avantaĝo, ĉar ili igas min vidi la projekton el alia vidpunkto. Mi scias ke estas diversaj kandidatoj kies ideoj spertoj kaj kvalitoj lokas kiaj preferitoj kaj tiu kiu elektiĝos inter ili estos bonega fidatarano. Sed ankaŭ mi vidas kun zorgo ke ne ekzistas la diverseco kiu nin karakterizas: preskaŭ ĉiuj kandidatoj elvenas el anglalingva tradico kaj/aŭ loĝas en Eŭropo. Se nia idealo estas krei entenojn kiuj profitu al ĉiuj mondpartoj, ĉu estas tro freneze revi pri reprezento de la komunumo el unu el tiuj mondpartoj ? Mi konsideras ke miaj ŝancoj esti elektita estas malgrandaj, sed mia kandidatiĝo iras pli malproksimen ol nur unu baloto: pli ĝuste estas atentigo ke niaj projektoj estas konstruitaj en la diverseco kaj ke ni devas fieri pri ili. Se mia vidpunkto interesas vin vi povas vidi miajn ideojn detale ĉi tie. |
Bonvolu lasi demandojn tie | User_talk:Zuirdj/Board |