El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Troparjovo
|
010
Troparjovo (ruse Тропарёво, "Troparjovo") estas sud-okcidenta stacio de Metrolinio Sokolniĉeskaja de la Metroo de Moskvo. Ĝi estis malfermita la 8-an de decembro 2014. Ĝi troviĝas inter la stacioj Rumjancevo kaj Jugo-Zapadnaja, la antaŭa finstacio de la linio ĝis 2014. La stacio estis nomita laŭ la vilaĝo Troparjovo, kiu ekzistis antaŭ la ekspansio de Moskvo.
La stacio estas lokita en la sud-okcidenta parto de Moskvo, en la kruciĝejo de Avenuo Lenin kaj Strato Ruzskaja, ĉe la limo inter distriktoj Tjoplij Stan kaj Troparjovo-Nikulino.