Trnávka (distrikto Dunajská Streda)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trnávka |
Trnávka, hungare Csallóköztárnok estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 430
- Alto super marnivelo: 109 m
- Poŝtkodo: 930 32
- Telefonprefikso: +421 031
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 16, la ĉefurbo 30 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1275, ŝajnas, la vilaĝo tiutempe fondiĝis. Ĥoleroj en 1830 kaj 1866, inundo en 1848, incendio en 1869 okazis. Ekde 1873 katolika lernejo ekfunkciis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 423 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 oni trafis usonan batalaviadilon. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Post 1 jaro kolĥozo formiĝis. En 1985 nova kulturdomo konstruiĝis. En 2001 loĝis tie 428 da homoj (348 hungaroj, 72 slovakoj).