Cerová
Cerová | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 906 33 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 105 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 35′ N, 17° 23′ O (mapo)48.5866666717.38055556Koordinatoj: 48° 35′ N, 17° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 303 m [+] | ||
Areo | 21,88 km² (2 188 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cerová [+] | |||
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cerová (apartigilo) |
Cerová, hungare Korlátkő estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 35′ 12″ N 17° 22′ 50″ O / 48.58667 °N, 17.38056 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 35′ 12″ N 17° 22′ 50″ O / 48.58667 °N, 17.38056 °O (mapo)
- Areo: 22km²
- Supermara alteco: 303 m
- Loĝantaro: 1242 en 2006
- Poŝtkodo: 906 33
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Ĝis 1889 estis tie 2 vilaĝoj: Czerova kaj Lészkó, kiuj unuiĝis kaj la nova nomo iĝis "Korlátkő" pro la proksima fortikaĵo. En 1918 la oficiala slovaka nomo iĝis Cerová-Lieskove. En 1976 ankaŭ Rozbehy aliĝis al la unuigita vilaĝo. La nova loknomo iĝis Cerová.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cerová situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Senica troviĝas je 27 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fortikaĵo
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio okazis pri la apuda fortikaĵo en la 11-a jarcento, kiu supozeble detruiĝis pro la tatara invado en 1241. Baldaŭe la reĝo konstruis pli novan, kiun Mateo Csák okupis, poste ankaŭ morava grafo. Post 1740 la fortikaĵo forlasiĝis.
Vilaĝo
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1324 laŭ tiama hungara ortografio "Korlathkeu". Ekde 1446 la vilaĝo estas apartenaĵo de la fortikaĵo. En la 1880-aj jaroj la tuta vilaĝo cindriĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Korlátkő 1159 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Cerová 1354 homoj, (1343 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo de 1787, poste dufoje rekonstruita
- romkatolika preĝejo omaĝe al Gardanĝeloj de 1878
- renesanca-baroka kastelo de 1700 kun parko
- akvorezervujo de 1952
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio