Triuma sistemo
Triuma sistemo estas pozicia nombrosistemo, kies bazo estas 3. La sistemo havas nur 3 signojn por skribi nombrojn, nome: 0 kaj 1 kaj 2. Sistemo ne estas ofte uzata.
La nombro 3 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unuo de sekva grado estas 3-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unuoj de la triuma sistemo sin prezentas kiel vico de nombroj: 1, 3, 9, 27, 81, …, 3n, …
Krom varianto kun ĉiuj pozitivaj ciferoj 0, 1 kaj 2 ekzistas alia prezento de la triuma sistemo: ekvilibra triuma sistemo, kie uziĝas ciferoj -1, 0 kaj 1.
Konvertado el dekuma al triuma sistemo
[redakti | redakti fonton]Por ŝanĝi dekuman nombron (kaj ĉiu sistemo, kies bazo estas pli granda ol 3) en triuma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 3 kaj skribas ricevitajn restojn 0 kaj 1 aŭ 2 en ordo de la lasta ĝis la unua.
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]- 43 = 14 · 3 + 1
- 14 = 4 · 3 + 2
- 4 = 1 · 3 + 1
- 1 = 0 · 3 + 1
Tiamaniere, la triuma skribo de la nombro 43 estas: 1 2113
Konvertado el triuma al dekuma sistemo
[redakti | redakti fonton]Por ŝanĝi el triuma sistemo, ĉiu cifero de nombro devus multipliki per 3 potencigite per numero de pozicio en nombro.
Kalkulado per triumaj nombroj
[redakti | redakti fonton]- Adiciado:
12021 + 212 --------- 20010
- Multiplikado:
Tabelo de multiplikado estas montrita sube:
* | 0 | 1 | 2 |
---|---|---|---|
0 | 0 | 0 | 0 |
1 | 0 | 1 | 2 |
2 | 0 | 2 | 11 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ternary Base Conversion Konvertilo el kaj al diversaj nombrosistemoj (anglalingve).