Tatjana Nikolajevna Romanova
Tatjana Nikolajevna Romanova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Великая Княжна Татьяна Николаевна | |||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1897 en Peterhof | ||||
Morto | 17-an de julio 1918 (21-jaraĝa) en domo Ipatjev | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | St. Catherine's Chapel (en) vd | ||||
Religio | Rusa Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla • franca • germana vd | ||||
Loĝloko | Alexander Palace • Carskoje Selo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Romanov-Holstein-Gottorp vd | ||||
Patro | Nikolao la 2-a de Rusio vd | ||||
Patrino | Alix de Hesio-Darmstadt vd | ||||
Gefratoj | Olga Nikolajevna Romanova, Marija Nikolajevna Romanova, Anastasija Nikolajevna Romanova kaj Aleksej Nikolajeviĉ Romanov vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato flegisto prezidanto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tatjana Nikolajevna Romanova (ruse Татьяна Николаевна Романова) (naskiĝis la 10-an de junio 1897 , mortis la 17-an de julio 1918) estis filino de Caro Nikolao la 2-a kaj Carino Aleksandra Fjodorovna. Ŝi estis fratino de Olga, Anastasija, Marija, kaj Carido Aleksej de Rusio. Ŝiaj amikoj diris, ke ŝi estas pli bela ol siaj fratinoj. Ŝi estis flegistino de Ruĝa Kruco dum la Unua Mondmilito. Ŝi estis praktika kaj ŝatis helpi sian patrinon. Ŝia religio estis la Rusa Ortodoksa. Ŝi flue parolis la rusan, la anglan kaj la francan.
Tatjana estis mortigita fare de bolŝevikoj la 17-an de julio 1918 kun la resto de ŝia familio kaj kelkaj el iliaj servistoj, dum la Rusa Revolucio. Ilia amastombo estis trovita poste en Siberio post iu konjekto ke unu el ŝiaj fratinoj, plejparte supozita kiel Anastasija, eskapis. Tatjana kaj ŝia familio estis poste entombigitaj en Sankt-Peterburgo, Rusio la 17-an de julio 1998. Ili estis faritaj sanktuloj fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 2000.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grand Duchess Tatiana Nikolaevna of Russia en la baza angla Vikipedio.