Tödi
Tödi | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 3 614 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Glarusaj Alpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 712655 / 185498 (mapo)46.8111111111118.9147222222222Koordinatoj: 46° 49′ N, 8° 55′ O; CH1903: 712655 / 185498 (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 1-an de septembro 1824 per A. Bisquolm kaj P. Curschellas | ||
Plej facila montgrimpo | De Fridolin-Kabano tra Bifertenfirn al la pinto | ||
Tödi (en romanĉa lingvo Piz Russein) estas la plej alta pinto de la Kantono Glaruso en Svislando. Ĝi havas tri pintojn, nome Piz Russeion, la okcidenta pinto kun alteco de 3614 m s. m., Glarusa Tödi (germane Glarner Tödi), la orienta pinto kun alteco de 3577 m s. m., kaj Sandgipfel, la norda pinto kun 3388 m s. m.. Tödi situas sur la limo inter Kantono Grizono kaj Kantono Glaruso.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tödi estas limigita okcidente per la Sandpasejo (2781 m s. m.), sude per Russein-Valo, kiu apartenas al la akvokolekta regiono de la Antaŭa Rejno, oriente per Bifertenfirn kaj norde per la Sand-Valo, kiun senakvigas fontrivero de Linth. Je tri flankoj Tödi posedas tre krutajn vandojn, precipe al la direkto de Russein-Valo. Sub tiuj vandoj situas malgrandaj firnglaĉeroj, inter ili Sandfirn, Antaŭa Rötifirn kaj Malantaŭa Rötifirn. Orienten etendiĝas Bifertenfirn, glaĉero kun longeco de 4 km kun multaj fendoj, kiu havas sian originon sur la glaĉerigita pinto de Piz Russein.
Geologio
[redakti | redakti fonton]Geologie la soklo de Tödi apartenas al la plej orienta parto de la Armasivo. Super la malnovkristaleca bazmontaro situas la verto situas malparalele kun la bazo. Je la piedo de la verto troviĝas ruĝeca dolomito el la epoko de triaso. Temas pri tre okulprapa ruĝ-oranĝa proksimume 50 m dika kuŝo. Super ĝi sekvos kalkŝtono el ĵurasio.
Unua grimpo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ je 1800 Placidus a Spescha, benediktana pastro el Disentis (1752–1833), faris plurajn provojn grimpi Tödi. La lastan provon li faris la 1-an de septembro 1824 kune kun P. Curschellas kaj A. Bisquolm. Dum la pastro por sia aĝo ne plu sukcesis atingi la pinton, la aliaj du sukceso plenumigis la unuan grimpon. La grimpo ekis en Kantono Grizono tra Russein-Valo kaj verŝajne tra Porta da Spescha.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Tödi vidita de Schwändi
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Grimporaportoj (germanlingvaj)