Saltu al enhavo

Alto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ankaŭ vidu la artikolon Alto pri itala komunumo.
Alto estas unu el du argumentoj de supereksponento.

Alto estas eco de objekto, kiu karakterizas ties distancon de ia difinita baz-nivelo (nulo).

Oni povas difini ekzemple meznombrajn marnivelojn (normalnulo)

Alto estas unudimensia grando, kion oni priskribas per mezurunuoj de longo (metro). Oni uzas en la aertrafiko la unuojn futo. En la geodezio oni difinas alton ankaŭ fizike - kiel potencialon en tera gravita kampo.

Ankaŭ kiel alto oni nomas grandecon de iu aĵo laŭ vertikala direkto, aŭ laŭ direkto, kiu estas perpendikulara al direktoj de ĝiaj longo kaj larĝo.

Alto estas ankaŭ grando, kio esprimas diferencon inter punkto kaj meza nivelo. Sur Tero tiu nivelo estas ofte la marnivelo. La altecojn de la kulminoj permesas kalkuli diversaj rimedoj pere (geodezio, triangulado). La alto estas ankaŭ datumo ekstera utila por nombra kalkulo en diversaj fakoj : meteologio, fiziko, biologio.

Geometrio

[redakti | redakti fonton]

En geometrio oni parolas pri alto de plurlatero (ĉefe ĉe triangulo) aŭ de pluredroj (multflankojn). Tiu simila alto estas orta al unu latero (ĉe plurlatero), al flanka surfaco (ĉe pluredro).

Astronomio

[redakti | redakti fonton]

En la astronomio ekzistas la altitudo[1] (foje nomata altoleva angulo), kiu estas la komplemento de la zenita distanco; do estas angulo tia, kiom alte staras astro super la horizonto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Altitudo laŭ NPIV [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]