Rosina
Rosina | |
hungare: Harmatos | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Rosina | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horné Považie |
Najbaras kun | Višňové |
Rivero | Rosinka |
Situo | Rosina |
- alteco | 403 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 50″ N 18° 46′ 07″ O / 49.18056 °N, 18.76861 °O (mapo) |
Areo | 7,32 km² (732 ha) |
Loĝantaro | 3 025 (30.04.2011) |
Denseco | 413,25 loĝ./km² |
Valkaldrono | Žilinská kotlina |
Unua skribmencio | 1341 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
NUTS | 517941 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Rosina | |
Retpaĝo: www.rosina.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Rosina (hungare Harmatos [harmatoŝ]) estas granda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Rosina situas laŭ traira flankovojo. Ĝi preskaŭ kontaktiĝas kun Višňové. Žilina troviĝas je 5 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1341 en latina formo "villa Rozyna prope civitatem Zylina". En 1598 oni komputis tie 28 domojn. En 1784 511 vilaĝanoj loĝis en 64 domoj, en 1828 684 vilaĝanoj loĝis en 63 domoj. Ĝis 1907 la oficiala hungara loknomo estis Roszina, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Harmatos 1072 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1979-1990 Rosina estis parto de Žilina. En 2001 vivis tie 2794 homoj, (2767 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el Aleksandrio de 1776
- kapelo omaĝe al Sankta Jozefo de 1730
- kapelo omaĝe al Sepdolora Dipatrino de 1703