Pavlova Ves
Pavlova Ves | |
hungare: Pálfalu, germane: Paulsdorf in der Liptau | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Pavlova Ves | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Okcidentaj Tatroj |
Situo | Pavlova Ves |
- alteco | 620 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 07′ 47″ N 19° 35′ 01″ O / 49.12972 °N, 19.58361 °O (mapo) |
Areo | 6,83 km² (683 ha) |
Loĝantaro | 260 (31.12.2010) |
Denseco | 38,07 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1469 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 21 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510921 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Situo rilate al Tatroj
| |
Vikimedia Komunejo: Pavlova Ves | |
Retpaĝo: www.pavlovaves.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Pavlova Ves (hungare Pálfalu (foje Liptópálfalva), germane Paulsdorf in der Liptau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Paŭlo troviĝas en la cititaj loknomoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Pavlova Ves situas laŭ flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1469 en slava formo "Pawlowa vieska". En 1715 oni komputis tie 12 familiojn pagantajn impostojn kaj muelejon. En 1784 385 vilaĝanoj loĝis en 47 domoj, en 1828 532 vilaĝanoj loĝis en 56 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pálfalu 270 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro la partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Pavlova Ves 283 homoj, (278 slovakoj).