Saltu al enhavo

Ribelo de Grandpollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  La Provinco Poznano en 1871-1819 (t.e. la eksa provinco de Grandpollando de 1792 kie okazis la ribelo - ĝi dum la ribelo estis en la eksa reĝlando, ekde novembro 1918 respubliko Prusio
  •  reĝlando resp. respubliko Prusio
  •  La aliaj landoj de Prusio
  • La tielnomata ribelo de Grandpollando (pole: Powstanie wielkopolskie) estis armea ribelo en orienta parto de la eksa Germana Imperiestra Regno kiu kolapsis en novembro 1918 kaj la estonta Vajmara Respubliko kiu formale ekestis nur en februaro 1919. Do ĝi iusence okazis en ŝtata vakuo. Tamen en la teritorio kontinuis la regno Prusio, ĝis novembro 1918 kiel reĝlando kaj ekde tiam kiel respubliko Prusio. En ĝi ribelis polaj loĝantoj de prusia Provinco Poznano kaj taĉmentoj de la Pola Militista Organizo kontraŭ respubliko Prusio. La eventoj komenciĝis la 27-a de decembro 1918 kiam venis al Poznano fama pola patrioto kaj mondfama pianisto Ignacy Jan Paderewski kaj daŭris du monatojn.

    Republiko Pollando meze de novembro 1918, la videbla blukolore la Provinco Grandpollando (Provinco Poznano) formale en la limoj de Prusio kaj en la Germana Imperiestra Regno
    La teritorio de la Granddduklando Poznano kun la teritoriaj ŝanĝoj post la armistico (batalhalto) en Treviro, do post la 16-a de februaro 1919, kaj la limoj de Vojevodio de Poznano post la Traktato de Versajlo, do post la 28-a de junio 1919
    Ignacy Paderewski en Poznano, la 27-an de decembro 1918

    Poloj postulis revenon de la teritorioj de prusa aneksaĵo al la Dua Pola Respubliko kreita ĵus en novembro 1918, kaj volis plifirmigi la novan ŝtatan sendependecon.

    La pentraĵo de Leon Prauziński montranta la venk-sturmon de la ribelantoj al la policejo en Poznano kaj morton de la ribelanto Franciszek Ratajczak
    La Monumento omaĝe al la ribelantoj de la Ribelo de Grandpollando en Poznano
    La bataloj ĉe la Chwaliszewski-ponto en Poznano - la pentraĵo de Leon Prauziński
    La grandpoliaj ribelantoj, 1919

    La ribelo de Grandpollando eksplodis la 27-an de decembro 1918 en Poznano, dum vizito de revenanta al Pollando Ignacy Jan Paderewski, kiu dumvoje al Varsovio alvenis la 26-an de decembro al Poznano, aplaŭde salutata. Venontan tagon la 27-an de decembro Paderewski alparolis al siaj samlandanoj amase kolektiĝintaj antaŭ hotelo Bazar. La saman tagon okazis tumultoj kiuj fariĝis bataloj de taĉmentoj de Polska Organizacja Wojskowa (Pola Militista Organizo), konspire fondita de Józef Piłsudski.

    La taĉmentoj de la Pola Militista Organizo dum mallonga tempo konkeris la tutan provincon kun escepto de ĝiaj nordaj kaj sud-orientaj randoj. La ribelo finiĝis la 16-an de februaro 1919 per armistico en Treviro.

    La ribelo estis unu el kvar, krom la ribelo de Grandpollando de 1806, ribelo de Sejny en 1919 kaj la Dua Silezia Ribelo en 1920, venkaj ribeloj en la historio de Pollando. La unua ribelo de tiama periodo, krom la Tria Silezia Ribelo de 1921, kiu ebligis realigon de ĉiuj elektitaj celoj.

    Posta reprezalio de ribelinto dum la Dua Mondmilito

    [redakti | redakti fonton]
    • 1939-10-17: En Inowrocław sur mallibereja korto la armeo de Nazia Germanio pafmortigis pastron Mateusz Zabłocki, kiu en 1920 partoprenis la ribelon.

    La bataloj de la ribelo estis post 1990 memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el tabuloj: "Powstanie Wielkopolskie" ("leviĝo de Grandpollando").

    Bibliografio

    [redakti | redakti fonton]

    Vidi ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]