Dispartigoj de Pollando-Litovio
Aspekto
(Alidirektita el Dispartigoj de Pollando)
La dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pole simpligite: Rozbiory Polski, litove Abiejų Tautų Respublikos padalinimai, beloruse Падзелы Рэчы Паспалітай) estis periodo en la historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795.
Genezo
[redakti | redakti fonton]Kaŭzo de la dispartigoj estis malkapablo de la lando al reformoj, kiuj povus fortigi militare Pollandon. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: Rusia imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio. Dispartigoj finis Polan-Litovan Union.
Sekvoj
[redakti | redakti fonton]- Unua dispartigo de Pollando la 5-an de aŭgusto 1772 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
- La dua: 23-an de januaro 1793 (Rusio kaj Prusio)
- La tria: 24-an de oktobro 1795 (Rusio, Prusio kaj Aŭstrio)
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Habsburgoj estis ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro de 1795)
- Unu jaron post falo de la Insurekcio de Kościuszko regantoj de la Rusia Imperio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis la trian dispartigon de Pollando por ke la nomo de Pollando, laŭ la postulo de Rusio, neniam plu aperu — ĝi tamen reaperis post 123 jaroj.
- Turkio estis la sola regno kiu ne akceptis iun ajn dispartigon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Korektoj de la dispartigoj:
- Varsovia Duklando (1807–1815)
- Viena kongreso (1814–1815)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- T. Cegielski, Ł. Kądziela: Rozbiory Polski 1772–1793–1795, Varsovio 1990
- G. Eversley: The partitions of Poland, Londono 1915
- H. Kaplan: The First Partition of Poland, Novjorko 1962
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Radosław Paweł Żurawski Rozważania o upadku i odradzaniu się państw (z okazji setnej rocznicy odzyskania przez Polskę Niepodległości) Konsideroj pri falo kaj renaskiĝo de la ŝtato (okaze de la 100-a datreveno de reakiro de la sendependeco fare de Pollando)