Pozděchov
Pozděchov | |||
germane Posdiechow | |||
municipo | |||
Ĉefstrato en Pozděchov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pozděchov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Vsetín | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Vizovica montetaro | ||
Rojo | Pozděchůvka | ||
Situo | Pozděchov | ||
- alteco | 490 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 13′ 52″ N 17° 57′ 20″ O / 49.23111 °N, 17.95556 °O (mapo) | ||
Katastro | 13,44 km² (1 344 ha) Pozděchov | ||
Loĝantaro | 595 (2024) | ||
Denseco | 44,27 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1361 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 13 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 544655 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pozděchov | |||
Retpaĝo: www.obecpozdechov.ic.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Pozděchov estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. Ĝi situas apud sudokcidenta limo de la vsetína distrikto en norda parto de Vizovické vrchy kaj ĝi estas unu el plej alte situantaj vilaĝoj de la distrikto kun tipa loĝigejo sur arbarhakejoj. La plej alta punkto de la katastro, kiu estas el pli ol duono kovrita de arbaroj, estas monteto Svéradov (736 m). Tra la vilaĝo trafluas rojo Pozděchůvka. Vivas ĉi tie 595 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužná, Lačnov, Drnovice, Ublo, Jasenná, Bratřejov, Tichov kaj Prlov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pozděchov estiĝis per kuniĝo de du vilaĝoj - Pozděchov kaj Svéradov (vilaĝo Svéradov fine de la 15-a jarcento pereis). La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1361, kiam ĝi apartenis al sinjorujo de cisterciana monaĥejo en Vizovice. Pro aktiva partopreno en kontraŭhabsburga rezistmovado estis ekzekutitaj kvin civitanoj el Pozděchov, post la tridekjara milito restis en la vilaĝo nur 18 familioj de daŭraj ekloĝintoj kaj 11 familioj de kamparanaj laboristoj. Tataraj invadoj evitis eĉ ne al Pozděchov - en 1663 ĝi estis forbruligita. Pozděchov estis komence de la 18-a jarcento kelkfoje atakita de kurucaj ribeluloj.
Ĉefa fonto de vivtenado de la loĝantoj estis agrikulturo, bredado de brutaro, belgaj ĉevaloj, ŝafoj kaj abeloj. Hejme oni produktis vergajn plektaĵojn, lignan agrikulturan ilaron, brulumis lignokarbon. Malfacilaj vivkondiĉoj aldevigis multe da homoj el ozděchov kaj el pluaj valaĥiaj vilaĝoj elmigri eksterlanden, ĉefe Amerikon. Nur post la unua mondmilito trovis vico da loĝantoj laboron dum konstruado de fervojo el Vsetín kaj en industriaj uzinoj en Zlín aŭ en Vsetín.
En la tempo de la dua mondmilito vico da loĝantoj kunlaboris kun partizanoj. Pozděchov estis liberigita la 4-an de majo 1945.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 558 |
1880 | 641 |
1890 | 625 |
1900 | 625 |
1910 | 637 |
1921 | 665 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 669 |
1950 | 687 |
1961 | 786 |
1970 | 715 |
1980 | 674 |
1991 | 570 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 586 |
2014 | 575 |
2016 | 589 |
2017 | 593 |
2018 | 595 |
2019 | 594 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 594 |
2021 | 559 |
2022 | 579 |
2023 | 600 |
2024 | 595 |