Poličná
Poličná | |||
municipo | |||
Baza lernejo en Poličná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Poličná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Valašské Meziříčí | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Rivero | Vsetínská Bečva | ||
Situo | Poličná | ||
- alteco | 293 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 27′ 48″ N 17° 56′ 13″ O / 49.46333 °N, 17.93694 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,06 km² (1 106 ha) Poličná | ||
Loĝantaro | 1 765 (2024) | ||
Denseco | 159,58 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1310 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 757 01 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 500071 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Poličná | |||
Retpaĝo: www.policna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Poličná estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Vsetín en Regiono Zlín, ĝi situas en okcidenta najbareco de urbo Valašské Meziříčí, kies ĝi estis ekde la jaro 1953 ĝis la 31-a de decembro 2012 konsisto. Vivas ĉi tie 1 765 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valašské Meziříčí, Jarcová, Kladeruby, Choryně, Branky kaj Oznice.
Situo
[redakti | redakti fonton]La municipo situas en valo de rojo Loučka surrande de Subbeskida montetaro; el sudo borderas ĝin Hostýnské vrchy. De urbo Valašské Meziříčí apartigas ĝin rivero Vsetínská Bečva, kiu en tiuj ĉi lokoj kunfluiĝas kun rivero Rožnovská Bečva kaj Loučka en rivero Bečva.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1310.
La 26-an de januaro 2012 reprezentantaro de urbo Valašské Meziříčí decidis pri farado de loka referendumo pri la memstareco de lokaj partoj Krhová kaj Poličná kaj proklamis ĝin al la 21-a de aprilo 2012. La municipo memstariĝis ekde la 1-a de januaro 2013.
Aviadila akcidento sur teritorio de Poličná
[redakti | redakti fonton]La 26-an de aŭgusto 1958 okazis sur la teritorio de Poličná aviadila akcidento, kiam kraŝis armea bombaviadilo Iljuŝino Il-28 24.bolp el la 46 bombaviadila divizio el Přerov de aerarmeo de ČSLA. Dum tiu ĉi akcidento pereis kapitano Stanislav Havlíček kaj kapitano Oldřich Losert.[1] Precize je la tago post 53 jaroj de tiu ĉi evento estis sur muro de ĉi tiea municipa ofico senvualigita memortabulo al viktimoj de aviadila malfeliĉo.[2][3]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 067 |
1880 | 1 086 |
1890 | 1 112 |
1900 | 1 100 |
1910 | 1 188 |
1921 | 1 173 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 350 |
1950 | 1 356 |
1961 | 1 445 |
1970 | 1 438 |
1980 | 1 526 |
1991 | 1 607 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 651 |
2011 | 1 705 |
2014 | 1 712 |
2016 | 1 722 |
2017 | 1 731 |
2018 | 1 736 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 747 |
2020 | 1 753 |
2021 | 1 716 |
2022 | 1 745 |
2023 | 1 754 |
2024 | 1 765 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kapelo de Virgulino Maria en la suda parto de Poličná
- Ŝtona kruco ĉe ĉefa ŝoseo, farita en la jaro 1775
- Ruino Arnoltovice
- Monumento al falintaj partizanoj, ĉe rivero Bečva kaj ponto trans ĝi
- Monumento al viktimoj de ambaŭ mondmilitoj
- Mariana kolono en la okcidenta parto de la municipo
- Kortego Vystrkov kun baroka grenejo el la 18-a jarcento
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Sigelilo de Poličná el la 18-a jarcento
-
Monumento al falintoj en ambauŭ mondmilitoj
-
Monumento ĉe tilio de ekzekutitaj patriotoj Stanislav Mikolášek, Miroslav Ondrašík kaj Jan Mazal
-
La tilioj de la ekzekutitaj patriotoj
-
Vsetínská Bečva trafluanta tra Poličná
-
Infanĝardeno en Poličná
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Osudové okamžiky - Poličná
- ↑ V Poličné odhalili pamětní desku obětem letecké havárie. Arkivita el la originalo je 2014-04-29. Alirita 2014-04-29 .
- ↑ Lenka Šimčíková. Pamětní deska Stanislav Havlíček a Oldřich Losert. Spolek pro vojenská pietní místa. Alirita 2020-09-23 .