Periklo
Periklogreke Περικλής | |||||
---|---|---|---|---|---|
Busto de Periklo, romia kopio laŭ antikva greka originalo, vatikanaj muzeoj
| |||||
Persona informo | |||||
Περικλῆς | |||||
Naskiĝo | 2-an de decembro 2003 en Ateno | ||||
Morto | en Ateno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Epidemio de Ateno vd | ||||
Religio | religio en Antikva Grekio vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Alcmaeonidae • Buzygae vd | ||||
Patro | Xanthippus (en) vd | ||||
Patrino | Agariste (en) vd | ||||
Gefratoj | Ariphron (en) vd | ||||
Edz(in)o | Aspasia (en) (445 a. K.–) Pericles' first wife (en) (–445 a. K.) vd | ||||
Infanoj | Pericles the Younger (en) ( Aspasia (en) ) Paralus (en) ( Pericles' first wife (en) ) Xanthippus (en) ( Pericles' first wife (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ολύμπιος vd | ||||
Okupo | politikisto oratoro ŝtatreprezentanto militisto army officer (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Periklo (greke Περικλής Periklés, naskiĝis antaŭ aŭ en la jaro 490 a.K., mortis dum septembro 429 a.K.) estis inter la gvidaj politikistoj de la urboŝtato Ateno kaj de antikva Grekio dum la 5-a jarcento a.K.. Li signife progresigis la konstruon de la atika demokratio, la sekurigon de la hegemonio de Ateno en la Atika Mara Ligo (aŭ Delosa Ligo) kaj la realigon de impresa konstrua programo sur la Akropolo de Ateno.
Kiel konstanta posedanto de la stratega posteno de Atiko, la plej signifa elekta ofico en la demokratiĝinta socio de la regiono, la brila retorikisto Periklo preskaŭ ĉiam sukcesis gajni la subtenon de la atika parlamento (greke ἐκκλησία ekklēsía) por siaj projektoj. En tiu elstara pozicio li ankaŭ esence kunrespondecis pri la pliakriĝo de la politikaj tensioj kun la urboŝtato Sparto kaj ties aliancanoj en la Peloponeza Ligo, kiu kulminis en la Peloponesa Milito kaj la sekva perdo de la hegemonia pozicio de Ateno.
La fama funebra diskurso (elogio) de Periklo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Antikva Ateno
- Atena demokratio
- Klasika Grekio
- Poliso (urboŝtato)
- Akropolo (Ateno)
- Atiko
- Delia Ligo
- Ateno