Nyíregyháza
Nyíregyháza | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Nyíregyháza | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Regiono | Norda Ebenaĵo | ||
Departemento | Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Historia regiono | Hungara reĝlando | ||
Situo | Nyíregyháza | ||
- koordinatoj | 47° 57′ 11″ N 21° 43′ 37″ O / 47.95306 °N, 21.72694 °O (mapo) | ||
Areo | 274,54 km² (27 454 ha) | ||
Loĝantaro | 117 852 (01.01.2011) | ||
Denseco | 429,27 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 4400 | ||
Telefona antaŭkodo | 42 | ||
Situo enkadre de Hungario
| |||
Vikimedia Komunejo: Nyíregyháza | |||
Retpaĝo: www.nyiregyhaza.hu | |||
Nyíregyháza [njiredjhAza] prononco, jen hungare (la loknomo signifas betulo-eklezio), germane Birkenkirchen (signifo simile "betulaj preĝejoj"), rumane Mestecănești, estas urbego en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kies departementejo estas; en Distrikto Nyíregyháza, kies centro estas; fine la urbo havas memstaran departementan rajton ekde 1990. Nyíregyháza estas ankaŭ grek-katolika eparĥio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Nyíregyháza devenis el 1209, kie en la jaro 1236 jam estis ankaŭ preĝejo. La tatara invado detruis la vilaĝon, poste la tutan regionon posedis la familio Báthory. Ankaŭ la turkoj okupis la vilaĝon, sed István Bocskai en 1605 reokupis ĝin. En 1620 la regiono apartenis al Transilvanio kaj Nyíregyháza iĝis hajduka urbo. En 1753 la loka bienulo Ferenc Károlyi allogis servutulojn, precipe slovakoj alvenis. En 1786 la vilaĝo ricevas la rangon kamparurbeto, krome la urbeto rajtis aranĝi foirojn jare po 4. En 1837 la urbo ricevis reĝajn monopoliojn. En 1824 jam ĉiuj servutuloj aĉetis la sendependecon, la plena urbo iĝis sendependa. En 1858 la tiel nomata Ebenaĵo-fervojo atingis Nyíregyháza el Pest (urbo) tra Szolnok kaj Debrecen. La urbo prosperis havanta teatron kaj tramon. En 1876 ĝi iĝis centro de la departemento Szabolcs. En 1919 la rumanoj okupis la urbon por 10 monatoj. En 1944 oni forpelis la judojn, en 1945 multaj iris al trudlaboro al Sovetio kiel ero de la postmilita damaĝrekompenco.
La urbo havas altlernejojn, el tio jam estas universitato.
Apud la urbo troviĝas la lago Sóstó (=sala lago), apud kiu troviĝas feriada centro. Temperaturo de la laga akvo estas 26 °C. Apud la lago troveblas bestĝardeno kaj etfervojo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- iom apud Nyíregyháza naskiĝis poeto Mihály Váci
- en Nyíregyháza naskiĝis:
- aktoroj Endre C. Turáni, István Dózsa kaj András Márton
- baletisto György Szakály
- botanikistoj Lajos Jurányi kaj Lajos Simonkai
- grekokatolika episkopo Atanáz Orosz
- fizikisto Sándor Szalay
- inĝenieroj István Bársony, Miklós Uzsoky kaj István Farbaky
- instruistoj András Kubacska kaj József Pál Király
- kuracisto Antal Salamon
- literaturhistoriisto Gyula Földessy
- matematikisto András Prékopa
- ministroj András Benkei kaj Ferenc Juhász
- pentristo János Aknay
- pianisto Zoltán Kollonay
- Károly Nagy (sociologo)
- verkisto Gábor Nógrádi
- en Nyíregyháza mortis:
- agronomo, pedagogo, akademiano Vilmos Westsik
- aktoroj Irén Erdész kaj András Szigeti
- bibliotekisto Zsolt Bory
- esperantisto Enikő Sereghyné Zengő
- grekokatolikaj episkopoj Miklós Dudás kaj Imre Timkó
- kuracisto Árpád Eisert
- luterana episkopo Henrik Geduly
- pianisto Jenő Sára
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kunkatedralo Dipatrino (Nyíregyháza)
- Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao (Nyíregyháza)
- Preĝejo Sankta Antonio (Nyíregyháza)
- Preĝejo Duondormo de Dipatrino (Nyíregyháza)
- Preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (Nyíregyháza-Oros)
- Preĝejo Dia Mizerikordo (Nyíregyháza)
- Kalvinana preĝejo (Nyíregyháza)
- Kalvinana preĝejo (Nyíregyháza-Oros)
- Luterana malgranda preĝejo (Nyíregyháza)
- Luterana malnova preĝejo (Nyíregyháza)
- Baptisma preĝejo (Nyíregyháza)
- Metodista preĝejo (Nyíregyháza)
Aliaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- departementa domo (Nyíregyháza)
- urbodomo de Nyíregyháza
- teatro de Nyíregyháza
- muzeo (1868)
- biblioteko
- statuo de la verkisto Gyula Krúdy en kaleŝo (foto dekstre)
Esperanto en Nyíregyháza
[redakti | redakti fonton]Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.
La 49-a ILEI-Konferenco 2016 okazis en la altlernejo de tiu urbo. De la 30-a de julio ĝis la 6-a de augusto partoprenis 120 personoj el 28 landoj. Okazis instruista trejnado, kursoj por komencantoj, paroligaj rondoj, lingva festivalo, ekskursoj, bankedo kaj koncertoj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]La momente naŭ partneraj urboj de Nyíregyháza estas
- Uĵhorodo (Ukrainio), ekde 1971
- Prešov (Slovakio), ekde 1975
- Kajaani (Finnlando), ekde 1981
- Iserlohn (Germanio), ekde 1989
- St Albans (Britio), ekde 1995
- Rzeszów (Pollando), ekde 1996
- Kirjat Motzkin (קריית מוצקין, Israelo), ekde 1998
- Satu Mare (Rumanio), ekde 2000
- Harbino (Ĉinio), ekde 2006
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]
|
|