Atanáz Orosz
Atanáz Orosz | |||||
---|---|---|---|---|---|
dioceza episkopo | |||||
Atanáz Orosz en 2014
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Orosz László | ||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1960 (64-jaraĝa) en Nyíregyháza | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Katolika Universitato Pázmány Péter • Benedictine High School of Pannonhalma • Patristic Institute Augustinianum • Alfonsa Akademio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Atanáz Orosz [oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz Atanáz estas hungara grekokatolika pastro, monaĥo, episkopo, eklezia verkisto, profesoro.
Atanáz Orosz [1] naskiĝis la 11-an de majo 1960 en Nyíregyháza.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Atanáz Orosz lernis filozofion kaj teologion en katolika universitato. Li doktoriĝis en 1984, li pastriĝis en la sekva jaro en Budapeŝto. Inter 1985-1987 li plulernis en Romo. Li nelonge estis pastro en Máriapócs kaj Budapeŝto. En 1989 li estis prefekto en grekokatolia instituto en sia naskiĝurbo. En 1991 li vojaĝis al Chevetogne por lerni la monaĥecon. Post 2 jaroj li hejmenvenis por esti rektoro en altlernejo. En 1995 li revenis al monaĥejo Chevetogne, kie li monaĥiĝis en 1996. Li fondis monaĥejon en 1999 en Dámóc, kie li vivis sola ekde 2008. Post 2 jaroj li ricevis taskojn en eklezia edukejo. En 2011 li episkopiĝis.
Lia slogano estas: „Szeretlek téged, Uram!”.
Liaj elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- ’’Isten a szeretet’’ (Dio estas la amo). (2002)
- ’’Pentekosztárion avagy Húsvét-Pünkösdi Énektár’’ (2002)
- ’’Hetvenes-bibliás és patrisztikus tanulmányok’’ (2004) - studoj