Saltu al enhavo

Neris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neris
la rivero Neris en Vilno
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Situo en Belorusio kaj Litovio
Longeco 510 km
Fluo
Fonto Belorusio
Enfluejo en Kaŭno en la riveron Nemunas
Geografio
Trairataj urboj Vilno, Jonava, Kaŭno
Alfluantoj
- Dekstraj Šventoji ("rivero Šventoji orienta")
- Maldekstraj Vilnia
Map
vdr

La rivero Neris (litove nuntempe Neris, historie ankaŭ Vilija, pole Wilia, beloruse Вілія, ĵemajtie Vilėjė) estas rivero en Belorusio kaj Litovio. Ĝi fontas en la pleja nordo de Belorusio, trafluas la litovan ĉefurbon Vilno kaj la urbon Jonava, kaj fine en Kaŭno enfluas la pli grandan riveron Nemunas.

kunfluejo de Nemunas (maldekstre) kaj Neris (dekstre) en Kaŭno

Sur la teritorio de Belorusio la rivero estas larĝigita per akvobaraĵo apud Wilejka. Ene de la urba teritorio de Vilno la rivero estas iom betone enkadrigita, sed krom tio fluas sian naturan vojon inter riverobordoj ekologie netuŝitaj. En la loko Kernavė la rivero pasas la ruinojn de la antikva frumezepoka ĉefurbo de Litovio, kiuj nun estas monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Alfluaj riveroj estas Vilnia, Šventoji (la ĉefa alfluanto, nomata "rivero Šventoji orienta", ĉar ĉe la balta maro ekzistas plia rivereto Šventoji okcidenta), Lokys, Lietava, Žeimena, Vokė, Musė kaj Ašmena.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]