Movado por Rajtoj kaj Liberoj
Aspekto
Movado por Rajtoj kaj Liberoj | ||
---|---|---|
politika partio en Bulgario | ||
Komenco | 4-a de januaro 1990 vd | |
Lando(j) | Bulgario vd | |
Sidejo | Sofio | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Ahmed Dogan vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Movado por Rajtoj kaj Liberoj | |
---|---|
bulgare Движение за права и свободи (Dviĵenie za prava i svobodi) turke Hak ve Özgürlükler Hareketi' | |
politika partio en Bulgario | |
Lando | Bulgario |
Estro | Mustafa Karadayı |
Fondiĝo | 4-a de januaro 1990 |
Ĉefa sidejo | BG-1000 Sofio |
Ideologio | Centrismo Konservativa liberalismo Interesoj de la turka etna minoritato en Bulgario |
Internacia aliĝo | Liberala Internacio En Eŭropa Unio: Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR); frakcio en la Eŭropa Parlamento Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ALDE) |
Retejo | http://www.dps.bg/ |
La Movado por Rajtoj kaj Liberoj (bulgare Движение за права и свободи, Dviženie za prava i svobodi, turke Hak ve Özgürlükler Hareketi) estas centrisma politika partio de Bulgario, ofte priskribita kiel "etne turka partio". La partio estas membro de la Liberala Internacio kaj konsideras sin esti liberalisma partio, komparebla al la Sveda Popola Partio de Finnlando - la partio de la svedlingvaj finnlandanoj. Simile al la politika organizaĵo de tiu malplimulto, la Movado por Rajtoj kaj Liberoj koncentras siajn politikajn agojn al la interesoj de la turklingvaj civitanoj de Bulgario. La partio estas gvidata fare de la politikisto Ahmed Dogan ekde sia fondiĝo la 4-an de januaro 1990.