Maksimiliano la 2-a Emanuelo (Bavario)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maksimiliano la 2-a |
Maksimiliano la 2-a Emanuelo de Bavario, plena germana nomo Maximilian II. Emanuel Ludwig Maria Joseph Kajetan Anton Nikolaus Franz Ignatz Felix, mallonge Max Emanuel (naskiĝis la 11-an de julio 1662 en Munkeno, mortis la 26-an de februaro 1726 samloke), el la dinastio Wittelsbach estis de 1679 ĝis 1706 kaj ekde 1714 ĝis 1726 duko de Supra kaj Malsupra Bavario kaj Supra Palatinato kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj ankaŭ de 1692 ĝis 1706 guberniestro de la Hispana Nederlando.
Maks Emanuel naskiĝis kiel unua filo de princo-elektisto Ferdinando Maria kaj lia edzino Henrieta Adelaida de Savojo (filino de Viktoro-Amadeo la 1-a de Savojo) en la rezideja urbo Munkeno. Lia patrino poste ricevis donace – kiel danko por la longe atendita nasko de tronheredonto – la monon por konstruigi Palacon Nymphenburg, kiun ŝia filo multe plivastigis.
Post la morto de lia patro, en 1679 Maks Emanuel ekregis kiel princo-elektisto kaj modernigis la bavaran armeon laŭ franca ekzemplo.
(...)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Munkeno
- Mortintoj en Munkeno
- Naskiĝintoj en 1662
- Mortintoj en 1726
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 11-an de julio
- Mortintoj la 26-an de februaro
- Historio de Eŭropo
- Vitelsbaĥoj
- Princoj-elektistoj de Bavario
- Dukoj de Luksemburgo
- Guberniestroj de la Habsburga Nederlando