Koteljnicja
Koteljnicja | |
ukraine: Котельниця, hungare: Katlanfalu, ruse: Котельница | |
vilaĝo | |
|
|
Oficiala nomo: Котельниця | |
Lando | Ukrainio |
---|---|
Provinco | Transkarpata provinco |
Distrikto | Distrikto Volovec |
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Karpata Rutenio, Ĉeĥoslovakio |
Situo | Koteljnicja |
- alteco | 573 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 49′ 18″ N 23° 03′ 58″ O / 48.82167 °N, 23.06611 °O (mapo) |
Areo | 1,428 km² (142,8 ha) |
Loĝantaro | 444 (2001) |
Denseco | 310,92 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+2) |
- somera tempo | MET (UTC+3) |
Poŝtkodo | 89111 |
Telefona antaŭkodo | +380 3136 |
KOATUU | 2121586002 |
Aŭtokodoj | AO / 07 |
Situo enkadre de Ukrainio
| |
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |
Vikimedia Komunejo: Kotelnytsya | |
Koteljnicja (ukraine Котельниця hungare Katlanfalu) estas malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec, en municipo de Tiŝiv. Koteljnicja situas en kaldrona valo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1645 en formo "Kosztelnica". En 1904 pro la hungariga politiko la loknomo ŝanĝiĝis al la hungareca Katlanfalu. En 1910 vivis en Katlanfalu 232 loĝantoj (213 rutenoj, 12 germanoj, 7 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Niĵnij Vorota, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Koteljnicja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika ligna preĝejo omaĝe al Sankta Spirito kune kun sonorilostablo el la 18-a jarcento