Ketao
Ketao | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Oncorhynchus keta (Walbaum, 1792) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ketao (latine Oncorhynchus keta), aŭ Ĉum-salmo, estas salmoneda fiŝo, tre komuna en Pacifika oceano. Ĝi estas plej grava industria specio el ĉiuj Pacifikaj salmoj (genro Oncorhynchus). Ĝia viando estas ruĝa je koloro kaj valora kiel delikataĵo. Ankaŭ tre valoras ketaa ruĝa kaviaro.
La nomo Ketao devenas de komuna vorto uzata por tiu fiŝo de diferaj popoloj de ekstreme Nord-Okcidenta Rusio - ĉukĉoj, korjakoj, evenkoj ktp. Tiu vorto estas uzata kaj en scienca nomenklaturo, kaj en rusa kaj aliaj grandaj lingvoj. En angla lingvo ankaŭ estas uzata nomo Chum salmon. Ĝi devenas de vorto tzum, kiu en ĉinuka piĝino signifas makula. Tio estas iom mirinde, ĉar ketao estas probable la sola granda specio de salmo kiu ne havas makulojn.
Arealo
[redakti | redakti fonton]Ketaoj kapteblas en nordaj partoj de Pacifika oceano en akvoj de Koreo, Japanio kaj Rusio, en Oĥotska Maro, Beringa Maro, apud bordoj de Kamĉatko, Ĉukotko, Kurilaj insuloj, Saĥaleno, Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj, apud bordoj de Nordameriko de Alasko ĝis Oregono.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La fiŝoj grandas proksimume ĉ. 60 cm kaj pezas inter 4.4 kaj 6.6 kilogramoj. Rekorde granda ketao estas kaptita en Edie Pass en Brita Kolumbio. Ĝi estis 102 cm longa kaj 16 kg peza.
Plej ofte ketaoj havas solidan koloron de verdece-bluo, kiel la oceana akvo. Antaŭ reproduktiĝo ĉe la fiŝoj aperas purpuraj markoj apud vosta naĝilo. Maskloj ankaŭ ekhavas longan rostron kaj ege pligrandigitajn dentojn.
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]Ketaoj reproduktiĝas nur unufoje, post kio ili mortas. Antaŭ reproduktiĝo ili povas vivi dum 3-7 jaroj, plej ofte ĉ. 4 jaroj.
Reproduktas ketaoj en riveroj. Kiam reprodukta periodo venas, ili amase migras en riveretoj de Saĥaleno, Siberio (alfluaĵoj de Amuro, Leno, Kolima, Indigirka kaj Jana) kaj Nordameriko (Jukono). Ofte ili naĝas grandan distancon antaŭ trovi indan reproduktlokon. Trovinte la lokon, inoj fosas kavojn de grando 2-3 m. Tie ili metas kelkmil ovojn, kiuj grandas 6,5 - 9,1 mm. Post kiam la maskloj fekundigas ilin, inoj enterigas la ovaron kaj eĉ konstruas monteton el grundo super ĝi.
Ĉar la fiŝoj iuokaze mortas post reproduktiĝo, tiu periodo estas vaste uzataj por kaptado. Ankaŭ la procedo estas multoble pli facila ol kapti fiŝojn en oceano, ĉar dum tiu periodo riveroj plenas pro amaso de fiŝoj. Tradicie, oni kaptas ketaojn per retoj kaj ĝuste tiam kolektas la kaviaron.
Konservo
[redakti | redakti fonton]Tradicie oni opiniis, ke ketaoj estas ekster iu danĝero pro ilia granda tempo de reproduktiĝo. Sed nun aperas esplorojn, kiuj asertas ke la populacioj de ketao malkreskas. Plej probable tio okazas pro akvobaraĵoj, kiuj blokas kutimajn vojojn de migro por ketaoj. Du populacioj de ketaoj estas listigitaj kiel endanĝeritaj en Usono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oncorhynchus keta. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 24 January .
- "Oncorhynchus keta". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de 10, 2005. N.p.: FishBase, 2005.
- Encarta Encyclopedia 2004
- Alaska Department of Fish and Game
- National Marine Fisheries Service ESA Listings Arkivigite je 2013-02-15 per la retarkivo Wayback Machine