Kalia natria tartrato
Natria kalia tartrato | ||
Kemia strukturo de la Natria kalia tartrato | ||
natria kalia tartrato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 304-59-6 | |
ChemSpider kodo | 8031536 | |
PubChem-kodo | 9855836 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blankaj kristaloj | |
Molmaso |
| |
Smiles
| ||
Denseco | 1,79 g/cm3 | |
Fandopunkto | 75 °C (167 ℉; 348 K) | |
Bolpunkto | 220 °C (428 ℉; 493 K) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36/37/38 | |
Sekureco | S24/25 S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria kalia tartrato, kalia tartrato de natrio aŭ KNaC4H4O6•4H2O estas duobla salo de kalio, natrio kaj tartrata acido, konata kiel salo de Seignette[1] aŭ salo de Rochelle, omaĝe al la urbo de la franca kemiisto. Natria kalia tartrato estas la unua materialo malkovrita kiu elmontras piezoelektron.
Tiu propreco rezultis en ĝia vasta uzado en kristala gramofona diskoludilo, mikrofonoj kaj orelaj sonaparatoj dum la vendeksplodo pri elektronika konsumado post la 2-a Mondmilito. Tiaj transduktoroj[2] estis amase produktitaj kaj komerce disponebligitaj. La Salo de Rochelle estas delikveska kaj higroskopa, tiamaniere ke ajna transduktoro surbaze de ĉi-materialo facile difektiĝas kiam enstokigita en humidaj kondiĉoj.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Natria kalia tartrato estas blueca-blanka kristalo prezentanta ortoromban strukturon. Ĝi estas iomete solvebla en alkoholo sed pli komplete solvebla en akvo. Ĝi estas 1,79 g densa, fandopunkto 75 °C, kaj estas sala malvarmgusta. Kiel nutro-aldonaĵo ĝi identiĝas kiel numero E337.
Ĝi ofte uzatas kiel laksetigilo kaj en la procezo pri arĝentigo de speguloj. Ĝi estas ingredienco en la solvaĵo de Fehling[3] kaj kiel Reakcianto de Nylander[4], antaŭe uzata por determinado de reduktaj sukeroj en solvaĵoj.
En organika sintezo, ĝi uzatas en akvosolvaĵoj por disrompi emulsiojn, specife por reakcioj kie uzatas hidridon surbaze de aluminio. Natria kalia tartrato same gravas en nutro-industrio.
En biologio, oni uzas ĝin kiel precipitanton en laboroj kun ikso-radia kristalografio kaj ankaŭ kiel ingrediencon en la Reakcianto de Biuret, kiu uzatas por mezuri proteinan koncentriĝon. Ĉi-ingredienco tenas la kuprikajn jonojn en solvaĵo sub determinita alkala pH.
Preparado
[redakti | redakti fonton]Natria kalia tartrato povas prepariĝi per aldono da 0,5 molo de natria karbonato al hejtata solvaĵo enhavanta 1 molon da "kalia bitartrato" (1M KHC4H4O6 : 0.5M Na2CO3). La solvaĵo forfiltriĝas dum hejtado. Ĉi-solvaĵo tiam sekiĝas por precipiti solidan nitrian kalian tartraton, kiel etaj kristaloj.
Pli grandaj kristaloj de Rochelle estas produktitaj sub kondiĉoj de reduktita gravito kaj konvekcio surborde de la usona kosmostacio Skylab.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemicalland21 Arkivigite je 2015-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Forsaken technology Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Sal de Seignette
- Tratado de química aplicada a la fisiología y a la terapéutica, Louis Mialhe
- Epónimos Científicos
- A short history of ferroelectricity
- Tratado de química orgánica aplicada á la farmacia y de ..., Volume 1
|