Csaba Lantos
Csaba Lantos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1962 (62-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1986) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
Csaba Lantos [ĉaba lantoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lantos Lajos Csaba [lajoŝ] estas hungara bankisto, negocisto, ministro.
Csaba Lantos[1] naskiĝis la 28-an de januaro 1962 en Hódmezővásárhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Lantos maturiĝis en gimnazio en Nyíregyháza en 1980, post 6 jaroj li akiris diplomon en Ekonomika Universitato Károly Marx. Post la diplomo li eklaboris en bankoj, kie li atingis altajn postenojn. Intertempe li estis aktiva en negocaj rondoj, ekde 2007 li havis propran investan firmaon, inter 2010-2018 li havis privatan hospitalon. Laŭ ĵurnalistoj li apartenis al la plej riĉaj cent homoj en Hungario en la 2020-aj jaroj. En jarfino de 2022 li estis nomumita ministro pri energio. Lia edzino naskis sepfoje. Li ricevis memormedalon en 2017.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio