Saltu al enhavo

Étienne Charles de Loménie de Brienne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne Charles de Loménie de Brienne
franca ekleziulo kaj politikisto
Persona informo
Étienne-Charles de Loménie de Brienne
Naskiĝo 9-an de oktobro 1727 (1727-10-09)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Morto 19-an de februaro 1794 (1794-02-19) (66-jaraĝa)
en Sens,  Francio
Tombo Basilique Saint-Savinien de Sens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Q3065878 vd
Gefratoj Athanase Louis Marie de Loménie, comte de Brienne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Louis-Henri de Loménie de Brienne (en) Traduki (patro de patro de patro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto (1752–)
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
episkopo de Rouen
episkopo de Condom
ĉefepiskopo de Tuluzo
abato de la Monto Sankta Mikaelo
Dum 1766 ĝis 1769
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Étienne-Charles de Loménie de Brienne (Parizo, 9a de oktobro 1727 - Sens, 19a de februaro 1794) estis franca ekleziulo kaj politikisto, nome kardinalo kaj ministro.

Li estis episkopo de Rouen, de Condom, kaj ĉefepiskopo de Tuluzo, kie li entreprenis publikajn vorkojn. De 1766 ĝis 1769, li estis abato de la Monto Sankta Mikaelo. Proksimulo de la reĝino Marie-Antoinette, li sukcedis Calonne kiel ministro "Contrôleur général des finances" en 17872 kaj estis nomumita ĉefepiskopo de Sens la venontan jaron.

Inter liaj amikoj, famaj kaj nombraj, estis Turgot, la enciklopediisto André Morellet kaj Voltaire. Li estis elektita membro de la Franca Akademio en 1770. Liaepoke estis polemiko ĉu li, estante ekleziulo, vere sincere kredis je Dio kaj je la katolika eklezio.

En 1787 li estis prezidanto de la Asembleo de Gravuloj kaj iĝis ĉefa ministro pere de apogo de la reĝino Marie-Antoinette; li klopodis apliki fortajn reformojn en la ekonomio kaj ekestis forta kontraŭstaro kun la parlamentanoj kiuj malakceptis tion. La reĝo ekziligis ilin, reformoj estis aprobitaj, sed la kontraŭstaro daŭris, ĝis Brienne demisiis kondiĉe al kunvoko de la Ĝeneralaj Statoj. Poste li iris kiel kardinalo al Italio, sed nek iris al Romo nek vidis la papon.

Dum la Franca Revolucio li iĝis konstitucia episkopo, sed estis eks-kardinaligita fare de la papo; finfine li estis arestita dufoje, post kio li mortis ĉu pro apopleksio ĉu pro venenigo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • «Étienne-Charles de Loménie de Brienne», en Encyclopædia Britannica, 1911.
  • Joseph Perrin, Le cardinal de Loménie de Brienne archevêque de Sens, ses dernières années.- Episodes de la révolution, Sens, Paul Duchemin, 1896.