Regiono Pardubice
Regiono Pardubice | |||
ĉeĥe: Pardubický kraj | |||
administra unuo | |||
Kastelo Litomyšl
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pardubický kraj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | 4
| ||
Ekstermita municipo | Ležáky | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio | ||
Montaroj | 5
| ||
Fervojo | Fervojlinio Kolín - Česká Třebová Fervojlinio 010 | ||
Najbaras kun | 6
| ||
Gravaj urboj | 16
| ||
Interesaj lokoj | 6
| ||
Muzeoj | 4
| ||
Riveroj | 5
| ||
Regiona urbo | Pardubice | ||
- mezo | Pardubice | ||
- alteco | 237 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 19″ N 15° 46′ 45″ O / 50.03861 °N, 15.77917 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Králický Sněžník | ||
- alteco | 1 424 m s. m. | ||
Areo | 4 519,2 km² (451 920 ha) | ||
Loĝantaro | 530 560 (2024) | ||
Denseco | 117 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Martin Netolický ĈSDP | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Aŭtokodoj | E | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Kastelo en Litomyšl | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1999 (#23) | ||
Numero | 901 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-PA | ||
CZ-NUTS | CZ053 | ||
Situo de Pardubice enkadre de Ĉeĥio
| |||
Regiono Pardubice enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pardubice Region | |||
Retpaĝo: www.pardubickykraj.cz | |||
Regiono Pardubice situas en oriento de Bohemio kaj per ĉirkaŭaĵo de Moravská Třebová ĝi trafas ankaŭ historian teritorion de Moravio. Oriente ĝi najbaras kun Regiono Olomouc, sudoriente kun Sudmoravia regiono, sudokcidente kun Regiono Vysočina, okcidente kun Mezbohemia regiono, nordokcidente kun Regiono Hradec Králové kaj norde kun Pollando.
Naturkondiĉoj
[redakti | redakti fonton]Plimulton de Regiono kreas montetaroj kaj montarregionoj ŝanĝiĝantaj en ebenaĵojn ĉirkaŭ rivero Elbo. En la limo al Pollando elstaras la tria plej alta montaro en Ĉeĥio, masivo de Králický Sněžník. Nordokcidente ligas al ĝi malpli alta kaj pli plata montaro Orlické hory. Sude komencas Bohema-Moravia montetaro kun montaro Železné hory kaj Žďárské vrchy.
Pli grandan parton de Regiono deakvigas Elbo, la plej longa rivero en la teritorio de Regiono estas maldekstreborda elba alfluo Chrudimka. Parton de la teritorio en ĉirkaŭaĵo de Svitavy deakvigas rivero Svitava, alfluo de rivero Morava, respektive de Danubo. Tra Regiono kondukas ĉefa eŭropa disfluejo inter Norda maro kaj Nigra maro.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Pardubice, Distrikto Chrudim, Distrikto Ústí nad Orlicí kaj Distrikto Svitavy.
Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Česká Třebová, Hlinsko, Holice, Králíky, Lanškroun, Litomyšl, Moravská Třebová, Polička, Přelouč, Vysoké Mýto kaj Žamberk.
En Regiono estas 452 komunumoj, el tio 15 urboj kun disvastigita agadeco kaj 26 urboj kun komisiita urba oficejo. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo Pardubice.
Loĝantaro kaj historio
[redakti | redakti fonton]Regiono Pardubice ekzistas kiel administra tutaĵo jam triafoje. Unuafoje ĝi estis kreita en la jaro 1850 tuŝante de Český Brod tra Humpolec ĝis bohema-moravia limo. Duafoje ĝi estis unu el 19 regionoj en la jaroj 1949 – 1960. Pardubice, longtempe la plej dense loĝata urbo de orienta Bohemio, fariĝis post tio nura distrikta urbo enkadre de tiama Orientbohemia regiono.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La plej forta estas ĝenerala maŝinindustrio, plu poste teksindustrio, vestindustrio, ledindustrio; la plej grandan kvocienton en la tutŝtata produktado havas ĥemia industrio. Sed signifa estas ankaŭ agrikulturo sektoro. El la tuta areo de Regiono okupas ja agrikultura grundo 60,75 %, arbaroj havas 29 % kaj akvoareoj 1,35 %.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Regiono kondukas ĉeĥa fervoja „ĉefa linio“ el Prago tra Pardubice al Olomouc, Ostrava kaj plu al Slovakio.
Scienco kaj klereco
[redakti | redakti fonton]Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|