Korouhev
Korouhev | |||
municipo | |||
Korouhev
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Korouhev | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Rivero | Korouhevský potok | ||
Situo | Korouhev | ||
- alteco | 558 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 46″ N 16° 15′ 14″ O / 49.66278 °N, 16.25389 °O (mapo) | ||
Areo | 17,87 km² (1 787 ha) | ||
Loĝantaro | 809 (2024) | ||
Denseco | 45,27 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1279 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 93 ĝis 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578258 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Korouhev | |||
Retpaĝo: www.sweb.cz/obec.korouhev/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Korouhev situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta cismontaro de Žďárské vrchy, 6 km sude de la urbo Polička. Vivas ĉi tie 809 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nedvězí, Jimramov, Polička, Jedlová, Kamenec u Poličky, Telecí, Sádek kaj Borovnice (distrikto Žďár nad Sázavou).
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Korouhev
- Lačnov
Bazaj setlejunuoj:
- Kateřinky
- Maksičky
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo Korouhev estas el la jaro 1167 pri limregiona komandanto, kiu ĉi tie ĉasadis.
En la jaro 1659 fondis grafo Max Valentin el Martinice apud la rivero Svratka en Lačnov martelmaŝinon, en kiu oni prilaboradis ferercon kaj produktis diversajn feraĵojn. La arbaroj en ĉirkaŭaĵo estis por bezono de la ferproduktado amase faligataj. Partojn de ekestintaj senarbejoj la grafo dediĉis al familioj, kiuj konstruis tie dometojn. Tiel ekestis domaro nomata laŭ la grafino Kateřinky kaj domaro nomata laŭ la grafo Maxičky. Jam en la jaro 1677 estis la martelmaŝino pro malalta profito nuligita.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 458 |
1880 | 1 536 |
1890 | 1 602 |
1900 | 1 663 |
1910 | 1 585 |
1921 | 1 597 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 650 |
1950 | 1 106 |
1961 | 1 079 |
1970 | 967 |
1980 | 836 |
1991 | 791 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 768 |
2014 | 816 |
2016 | 807 |
2017 | 808 |
2018 | 814 |
2019 | 811 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 816 |
2021 | 761 |
2022 | 786 |
2023 | 786 |
2024 | 809 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, origine frugotika el la 13-a jarcento estis post barokaj aranĝoj en la fino de 19-a jarcento regotigita. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio kaj kapelo sur norda flanko kaj antaŭĉambro sur okcidenta flanko. La presbiterejo estas volbita kruce sur ripoj, en la navo estas plata plafono. Triumfa arko, fenestroj kaj portalo sur suda flanko estas pintarkaj, al la sakristio gvidas ortangula ŝtona portalo. En orienta flanko de la presbiterejo estas sankta ŝranko kun vimperko ornamita per giraĵaj motivoj.
La ĉefaltaro kaj flanka altaro kun bildo de Sankta Francisko, baroka predikejo kun statuetoj de evangeliistoj el la dua duono de 18-a jarcento kaj relikvioj de Sankta Benedikto estis ĉi tien veturigitaj el nuligita minoritata monaĥejo el Pardubice. Altaron de Sankta Maria ornamas lignoskulptita rokaja kadro ĉirkaŭ la niĉo. Super la enirejo al sakristion troviĝas bonkvalita statueto de Sankta Maria. La baptujo el la jaro 1847 troviĝas sub la predikejo.
Sonorilturo
[redakti | redakti fonton]Baroka prismoforma sonorilturo el la 17-a jarcento estas trietaĝa, en teretaĝo kaj en la dua etaĝo estas embrazuraj fenestretoj, la tria etaĝo estas ligna kun ŝinda tegmento.
Ostejo
[redakti | redakti fonton]Baroka teretaĝa ostejo sur poligona plano kun alta konusa ŝinda tegmento devenas el la 17-a jarcento. En ĝi troviĝas altaro el kranioj kaj ostoj.
La preĝejo, sonorilturo kaj ostejo estas ĉirkaŭigitaj per defenda muro.
Feraj krucoj
[redakti | redakti fonton]- Fera kruco sur ŝtona soklo en Kateřinky apud la ŝoseo estas el la jaro 1879.
- Fera kruco sur ŝtona soklo en loko nomata Nad Korouhví devenas ankaŭ el la jaro 1879.
Statuo
[redakti | redakti fonton]Ŝtona statuo de Sankta Johano Nepomuka en la vilaĝo apud la ŝoseo estas el la jaro 1869.
Persono
[redakti | redakti fonton]En Korouhev naskiĝis Josef Ehrenberger, ĉeĥa beletristo (1815 - 1882).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|