Saltu al enhavo

Aleksandr Solĵenicin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Solĵenicin
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1918 (1918-12-11)
en Kislovodsk,  Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Morto 3-an de aŭgusto 2008 (2008-08-03) (89-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejo Donskoje Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco sennacieco (1974–1990)
Rusio
Sovetunio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ŝtata Universitato Rostovo (1936–1941) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Aleksandr Solĵenicin
Familio
Patro Isaackly Semyonovich Solzhenitsyn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Taisiya Zakharovna Shcerbak (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Natalia Solzhenitsyna (en) Traduki (1973–2008)
Natalya Reshetovskaya (en) Traduki (1940–1948) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Ignat Solzhenitsyn (en) Traduki
 ( Natalia Solzhenitsyna (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto (1959–)
lerneja majstro (1957–)
publikigisto
militisto
verkisto
aktivisto
full member of RAS (en) Traduki
prozisto
poeto
historiisto
publika konato
romanisto
dramaturgo
scenaristo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Unu tago el la vivo de Ivano Denisoviĉ
The First Circle
Cancer Ward
La Gulaga Arkipelago
Ducent Jarojn Kune
Lenin in Zurich
TTT
Retejo http://www.solzhenitsyn.ru
https://www.solzhenitsyncenter.org/
vdr

Aleksandr Isajeviĉ SOLĴENICIN (ruse Александр Исаевич Солженицын) (Kislovodsk, 11-a de decembro 1918Moskvo, 3-a de aŭgusto 2008[1]) estis rusia verkisto kaj historiisto. Li estis konata malliberulo de la Gulago, kiu post sia kaptiteco konsideris kiel sian taskon konservi la memorojn al la viktimoj de la komunismo. Lia plej konata verko estas la trilogio La Gulaga Arkipelago, kiu en lia propra lando kompreneble ne eldoniĝis, sed aperis en 1973 en la okcidento.

Kiam Solĵenicin verkis sian "Gulagan Arkipelagon", li skribis pri geografia ĉeno da prizonaj insuloj en la nordaj rusiaj maroj kaj en Siberio. La celo de la priskribo estas metafora. La arkipelago kiel grupo da prizonoj ĉirkaŭita de maro de la normala socio. Solĵenicin supozis ke iu donis al Stalin la planojn pri Gulago.

En 1970 Solĵenicin ricevis la Nobelpremion pri literaturo pro sia monumenta verko La Gulaga arkipelago (eldoniĝis en Parizo inter 1973 kaj 1975). Post la publikigado de la unuaj volumoj la verkisto estis arestita kaj en 1974 elpelita. Tra Kolonjo kaj Zuriko Solĵenicin en 1976 finfine alvenis en la usona ŝtato Vermonto.

Sub partigvidanto Miĥail Gorbaĉov la situacio en la Sovetio malstreĉiĝis: ekde 1989 la verkoj de Solĵenicin rajtis reaperi kaj la verkisto en 1990 rericevis sian civitanecon. Kvar jarojn pliposte, post la disfalo de Sovetio, li revenis en Rusion.

Gravaj verkoj

Solĵenicin, 1994
  • Unu tago el la vivo de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича, 1962)
  • Kancerpavilono (Раковый корпус, 1968)
  • En la unua cirklo (В круге первом, 1968)
  • La Gulaga arkipelago (Архипелаг ГУЛаг, 1973-1975)
  • Aŭgusto de 1914 (Август 1914, 1971)

Referencoj

  1. Aleksandro Solĵenicin mortis (ruse)