Villahermosa del Campo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villahermosa (apartigilo) |
Villahermosa del Campo [biljaerMOsa delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.
Villahermosa del Campo | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44494 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 93 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 7′ N, 1° 15′ U (mapo)41.1096244-1.2461187Koordinatoj: 41° 7′ N, 1° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 956 m [+] | ||
Areo | 19,199148 km² ( 191 9.9 148 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villahermosa del Campo [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 104 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, norde de Cucalón kaj Ferreruela de Huerva kaj sude de Badules.
La urba kerno estas sur 956 msm, pro kio estas malvarma klimato.
Historio
redaktiEstis setlejo de Bronzepoko aŭ frua Ferepoko.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Plej frua mencio estas de 1205, en aragona lingvo kiel Villaalbiella (Villalbilla kastiligita); poste Villaformosa (1348), Villa Fermosa en 1373, Villafermosa en 1495, kaj Villahermosa ekde la 16-a jarcento. En 1920 oni aldonis "del Campo".
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villahermosa del Campo kie oni malaltiĝis el 236 en 1900 ĝis nunaj 88 loĝantoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥara turo, ermitejoj, ponto, arkeologia kuŝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Huerva ktp.