Cucalón
Cucalón [kukaLON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.
Cucalón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44491 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 78 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 1° 13′ U (mapo)41.085711-1.2144353Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 036 m [+] | ||
Areo | 31,926706 km² ( 319 2.6 706 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cucalón [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 98 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, norde de Ferreruela de Huerva kaj sude de Villahermosa del Campo. Nordoriente estas Lanzuela.
La urba kerno estas sur 1 034 msm, pro kio estas malvarma klimato.
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cucalón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 82 loĝantoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado (kverkoj kaj pinoj) kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejoj, muelejoj, kolombejoj, arkeologiaj kuŝejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel ĉe la rivero Huerva ktp.