Ferreruela de Huerva
Ferreruela de Huerva [fereRŬEla deŬERba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. La loknomo Ferreruela estas etimologie komprenebla kiel Forĝejeto, dum Huerva aludas al la rivero Huerva.
Ferreruela de Huerva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44490 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 1° 14′ U (mapo)41.0626412-1.2331083Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 20,439643 km² ( 204 3.9 643 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ferreruela de Huerva [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 94 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la ŝoseo A-23 norde de Navarrete del Río, Calamocha kaj de la akso de Calamocha al Teruelo kaj sude kaj tute apude de Lechón kaj Cucalón.
La urba kerno estas sur 1 015 msm, pro kio estas malvarma klimato.
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ferreruela de Huerva kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 74.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado (kverkoj kaj pinoj) kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.