Krzysztof Penderecki
Krzysztof Eugeniusz Penderecki (naskiĝis la 23-an de novembro 1933 en Dębica, mortis la 29-an de marto 2020 en Krakovo) - moderna pola komponisto. Unu el plej gravaj mondaj komponistoj de la moderna muziko. Reprezentanto de la dua avangardo de pola muzika skolo en la 20-a jarcento. Ankaŭ dirigento kaj muzika pedagogo.
Krzysztof Penderecki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krzysztof Eugeniusz Penderecki |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1933 en Dębica, Dua Pola Respubliko |
Morto | 29-an de marto 2020 (86-jaraĝa) en Krakovo |
Lingvoj | pola • angla • germana • franca |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Muzika Akademio en Krakovo (1954–1958) Jagelona Universitato |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Elżbieta Penderecka (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo muzikinstruisto pedagogo dirigento violonisto |
Verkoj | Polish Requiem Q1813637 Symphony No. 8 |
TTT | |
Retejo | http://krzysztofpenderecki.eu |
Vivo
redaktiUnue Penderecki lernis ĉe Artur Malawski kaj Stanisław Wiechowicz en Akademio de Muziko en Krakovo. Li komponis jam lernante antaŭe ĉe Franciszek Skołyszewski. Tiam Penderecki tre interesiĝis pri muziko de Anton Webern kaj Pierre Boulez. Li kreadis provojn dodekafoniajn. Post organizo de Varsovia Aŭtuno: Festivalo de Muziko Moderna en Varsovio li komencis prepariĝi por prezenti sian muzikon en ĝi. En 1959 prezentis interalie: Psalmojn de Davido kaj Emanaĵojn. Fine li prezentis verkon kiu entute ŝokis aŭskultantojn. La komponaĵo 08:37 poste nomita "Tren ofiarom Hiroszimy" (Elegio por viktimoj de Hiroŝimo). En ĝi dodekafonia muziko estas performata per simpla sono de violonoj. Tiu sono permutas sian tonon, koloron kaj profundecon. Tiu komponaĵo ne estas do komponaĵo por tonoj de violonoj sed por sono de ili. Kritikistoj ne sciis de kie oni povas atribui tiun muzikon kaj kiel ĝin bone esprimi. Li estiĝis do komponisto tuj fama en la mondo. En 1963 li komponadis la Pasion de Sankta Luko. Tiu verko kontraŭa al pola komunista reĝimo estis religia. La teksto latina kantata per ĥoro kaj soloistoj estas kolorata per sonoj. La voĉo permutas en sono simila al aliaj instrumentoj (same estas ekzemple en kantoj de poemoj de Henri Michaux komponitaj de Witold Lutosławski). La sonoj fariĝas tiel ekspresivaj ke ĝi limas kun bruo kaj uzataj estas tie sonoj de maŝinoj kaj agadoj de homo (ekzemple sono de tajpilo). La kritikistoj nomis tiun fenomenon "sonorismo". La muziko de Penderecki estas seria sed li uzadis elementojn de sonoj realaj kreante sonorismon serian. Similan muzikon kreadis poste John Cage precipe en Roaratorio.
Poste Penderecki kreis koncertajn partojn de sia nova muziko- seria sonorismo. Li kreis De natura sonoris kaj De natura sonoris II, poste ankaŭ Fluktuacioj por orkestro. En sepdekaj jaroj li kreis Koncerton violonan N-ro 1 kaj li komencis komponi jam ne sonorisman (Ho Dio, kiu Pollandon)- li ŝanĝis tekston el Ojczyznę wolną pobłogosław Panie (Patrujon liberan Vi benu, ho Sinjoro) por Ojczyznę naszą racz nam zwrócić Panie (Patrujon nian redonu al ni, ho Sinjoro). Tiel li esprimis, ke Pollando depost 1944 estas okupata de komunistoj kaj Sovetunio. De la jaro 1980 li komencis komponi Polskie Requiem (Pola Rekviemo). Li dediĉis ĝin unue al pastro Jerzy Popiełuszko mortigita bestie de polaj komunistoj. Entute Polskie Requiem estis finita en 2005 kaj dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a.
Penderecki estis ankaŭ grava komponisto de operoj. En 1969 jaro li kreis tre faman operon "Diabloj de Loudun". Kritikistoj opiniis, ke Penderecki prezentas nur malplenan ekspresion de bruo. Poste tamen ĝi estis opiniita kiel plej genia opero de 20-a jarcento. Penderecki kreis ankaŭ Prokrastitan Paradizon (1978)- sur poemo de John Milton kaj poste ankaŭ Nigran Maskon(1984). Poste li kreis Ubu rex- opero bazita sur komedio de Alfred Jarry Ubu roi ou les Polonais (Reĝo Ubu aŭ la poloj) (Reĝo Ubu). Komponaĵoj de Penderecki estas tre patriotaj - li neniam finis paroli pri Pollando.En la mez-1970-aj jaroj, Penderetsky iĝis profesoro ĉe la Yale Lernejo de Muziko.[1]
Penderecki kreis ok simfoniojn. Li estas opiniata kiel unu el plej gravaj komponistoj de moderneco aŭ postmodernismo. En 2006 li ricevis la titolon honordoktoro de la germana Universitato de Münster.
En 2007 li komponis muzikon al filmo Katyń de Andrzej Wajda.
Li komponas nun komponaĵon por komenco de olimpiado / olimpiko en 2008 en Pekino.
Nun li estas ano de la Kapitulo de la Ordeno de Blanka Aglo.
En 1987 Li estis premiita Wolf-Premio pri Artoj.
Operoj
redakti- 1968-1969: Diabły z Loudun (The Devils of Loudun) - Opero en tri dramaktoj (Libreto de komponisto surbaze de "The Devils of Loudun" de Aldous Huxley, en prilaboro de John Whiting);
- 1976-1978: Paradise Lost (Perdita Paradizo) - Sacra Raeppresentazione en du aktoj (surbaze de John Milton);
- 1984-1986: Czarna maska (Nigra masko) - Opero unuakta (Teksto de Harry Kupfer kaj Krzysztof Penderecki, surbaze de dramo de Gerhart Hauptmann);
- 1990-1991: Ubu Rex - Opera buffa en du aktoj (Libreto: Jerzy Jarocki, surbaze de dramo "Ubu Roi" de Alfred Jarry)
Muziko instrumentala
redaktikomponaĵoj orkestraj
redakti- 1959-1960: Anaklasis kun 42 arĉaj instrumentoj kaj drumo;
- 1961-1962: Fluorescencje kun orkestro;
- 1966: De natura sonoris No. 1 kun orkestro;
- 1971: Prélude kun metalfoliaj blovinstrumentoj, drumo kaj kontrabasoj;
- 1971: De natura sonoris No. 2 kun orkestro;
- 1972-1973: I Symfonia kun orkestro;
- 1974: "Przebudzenie Jakuba" kun orkestro;
- 1979: Adagietto el "Raj utracony" kun orkestro;
- 1979-1980: II Symfonia Wigilijna; kun orkestro
- 1988-1995: III Symfonia kun orkestro;
- 1989: Adagio - IV Symfonia kun granda orkestro;
- 1991-1992: V Symfonia kun orkestro;
komponaĵoj sur korda orkestro
redakti- 1959: Emanacje kun du arĉaj orkestroj;
- 1960-1961: Ofiarom Hiroszimy — tren - kun 52 arĉaj instrumentoj;
- 1961: Polymorphia kun 48 arĉaj instrumentoj;
- 1962: Kanon kun arĉa orkestro;
- 1973: Intermezzo kun 24 arĉaj instrumentoj;
- 1992: Sinfonietta per archi;
- 1996-1997: Serenade kun arĉa orkestro: Passacaglia (1996), Larghetto (1997);
komponaĵoj sur orkestro blovinstrumentoj
redakti- 1967: Pittsburgh Ouverture kun blovorkestro;
- 1994: Entrata kun 4 kornoj, 3 trumpetoj, 3 trombonoj, tubjo kaj timbaloj
- 1998: Luzerner Fanfare kun 8 trumpetoj kaj drumo.
komponaĵoj por ĵaz-orkestro
redakti- 1971: Actions kun ĵaza ensemblo
- 1961: Fonogrammi kun Fluto kaj ĉambra orkestro;
- 1964: Capriccio per oboe e 11 archi;
- 1964: Sonata per violoncello ed orchestra;
- 1966-1967: Concerto per violoncello ed orchestra (przejrzane 1971/1972);
- 1967: Capriccio per violino ed orchestra;
- 1971: Partita kun koncertanata klaviceno, elektra gitaro, basgitaro, harpo, Kontrabaso kaj orkestro (trarigardita 1991)
- 1976-1977: Concerto per violino ed orchestra (trarigardita 1988)
- 1982: Concerto per violoncello ed orchestra no. 2;
- 1983: Concerto per viola (violoncello/clarinetto) ed orchestra;
- 1992: Concerto per flauto (clarinetto) ed orchestra da camera;
- 1992-1995: Metamorfozy Concerto per violino ed orchestra n. 2;
- 1994: Sinfonietta No. 2 per clarinetto ed archi;
- 2000: Muzyka na flet prosty, marimbę i smyczki (Muziko por bekfluto, marimbo kaj arĉoj);
- 2000-1901: Concerto Grosso per tre violoncelli ed orchestra;
- 2001-2002: Concerto per pianoforte ed orchestra, «Resurection»;
muziko ĉambra
redakti- 1953: Sonata kun violono kaj piano;
- 1956: 3 miniature per clarinetto e pianoforte;
- 1959: Miniatura per violino e pianoforte;
- 1960: Quartetto per archi No. 1 (I Kwartet smyczowy) (Unua arĉa kvarteto);
- 1968: Capriccio per Siegfried Palm;
- 1968: Quartetto per archi No. 2 (II Kwartet smyczowy) (Dua arĉa kvarteto);
- 1980: Capriccio für Tuba solo;
- 1984: Cadenza per viola sola;
- 1985-1986: Per Slava;
- 1987: Prélude kun klarneto solo in B;
- 1988: Der unterbrochene Gedanke kun arĉa kvarteto;
- 1990-1991: Trio smyczkowe kun tri arĉoj);
- 1993: Quartett kun klarneto, violono, aldviolono kaj violonĉelo;
- 1994: Divertimento per violoncello solo;
- 1999: Sonata per violino e pianoforte No. 2;
- 2000: Sekstet kun violono, aldviolono, violonĉelo, klarneto, korno kaj piano fortepian;
Muziko voĉa
redaktimuziko por ĥoro kaj a capella
redakti- 1962: Stabat Mater el Pasja Łukaszowa kun tri ĥoroj (SATB) a cappella;
- 1965: Miserere el Pasja Łukaszowa kun knaba ĥoro ad lib. kaj tri ĥoroj (ATB) a cappella;
- 1965: In Pulverem Mortis el Pasja Łukaszowa kun tri ĥoroj (SATB) a cappella;
- 1972: Ecloga VIII (Vergili "Bucolica") kun 6 voĉoj (AATBBB) a cappella;
- 1981: Agnus Dei el Polskie Requiem kun ĥoro (SSAATTBB) a cappella;
- 1986: Ize cheruvimi - kun ĥoro a capella (SSAATTBB) a cappella al teksto alvona;
- 1987: Veni creator (Hrabanus Maurus) kun ĥoro (SSAATTBB) a cappella;
- 1992: Benedicamus Domino (Organum kaj Psalmo 117) kun kvinvoĉa vira ĥoro (TTTBB) a cappella;
- 1993: Benedictus kun ĥoro (SATB) a cappella;
kantoj kun orkestro aŭ soloaj instrumentoj
redakti- 1959: Strofy Versoj kun soprano, recitanto kaj 10 instrumentoj al tekstoj de Menandro, Sofoklo, kaj aliaj
komponaĵoj por ĥoro kaj orkestro
redakti- 1958: Psalmy Dawida kun ĥoro (SATB) kaj kordaj instrumentoj - (Psalm XXVIII, Psalm XXX, Psalm XLIII und Psalm ĈLIII);
- 1959-1961: Wymiary czasu i ciszy kun 40-voĉa ĥoro, drumo kaj arĉoj;
- 1964: Cantata in honorem Almae Matris Universitatis Iagellonicae sescentos abhinc annos fundatae kun du ĥoroj kaj orkestro;
- 1970-1973: Canticum Canticorum Salomonis kun 16-voĉa ĥoro, ĉambra orkestro kaj danca paro (ad lib.);
- 1997: 'Slawa swjatamu dlinnju knazju moskowskamu (Himno al Sankta Danielo) kun ĥoro kaj orkestro;
- 1997: Hymn do św. Adalberta (Himno al Sankta Adalberto) kun ĥoro kaj orkestro
ĥoroj, solaj voĉoj kun orkestro
redakti- 1965-1966: Passio Et Mors Domini Nostri Jesu Christi Secundum Lucam kun soprano, baritono, baso, recitanto, knaba ĥoro, tri ĥoroj (SATB) und Orchester;
- 1967: Dies Irae - Oratorium ob memoriam in perniciei castris in Oświęcim necatorum inexstinguibilem reddendam kun soprano, tenoro, baso, ĥoro (SATB) kaj orkestro: I. Lamentatio, II. Apocalypsis, III. Apotheosis (Oratorium);
- 1970: Kosmogonia kun soloistoj (soprano, tenoro, baso), ĥoro kaj orkestro;
- 1969-1970: Utrenja I (Jutrznia — złożenie do grobu) kun soloistoj (soprano, aldo, tenoro, bas, basso profondo), du ĥoroj kaj orkestro;
- 1970-1971: Utrenja II (Zmartwychwstanie) kun soloistoj (soprano, aldo, tenoro, baso, basso profondo), du ĥoroj kaj orkestro;
- 1973-1974: Magnificat kun baso soloa, voĉa ensemblo, du ĥoroj, knabaj voĉoj kaj orkestro: I. Magnificat, II. Fuga, III. Et misericordia eius..., IV. fecit potentiam, V. passacaglia, IV. sicut locutus est, VII. gloria;
- 1979-1980: Te Deum kun kvar voĉoj soloaj (soprano, mezosoprano, tenoro, baso), du ĥoroj kaj orkestro;
- 1980-1984: Polskie Requiem kun kvar soloistoj (SATB), ĥoro kaj orkestro;
- 1995: Agnus Dei kun kvar soloistoj, ĥoro kaj orkestro;
- 1996: Siedem bram Jerozolimy kun vin soloaj voĉoj (SSATB), recitanto, tri ĥoroj kaj orkestro. Partoj de la komponaĵo:
- I. Magnus Dominus et laudabilis nimis,
- II. Si oblitus fuero tui, Jerusalem,
- III. De profundis,
- IV. Si oblitus fuero tui, Jerusalem,
- V. Lauda, Jerusalem, Dominum (Psalm 147),
- VI. Ezechiel 37, 1-10,
- VII. Haec dicit Dominus: Ecce ego do coram vobis viam vitae, et viam mortis;
- 1997-1998: Symbolum Apostolorum kun kvin soloaj voĉoj (soprano, mezosoprano, aldo, tenoro, baso), infana ĥoro, ĥoro kaj orkestro.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- R. Chłopicka, Krzysztof Penderecki między sacrum a profanum, Akademia Muzyczna, Krakovo 2000
- Ludwik Erhardt, Spotkania z Krzysztofem Pendereckim (Renkontoj kun Krzysztof Penderecki), PWM Krakovo 1975