Saltu al enhavo

Zoltán Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bay
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1900 (1900-07-24)
en Gyula
Morto 4-an de oktobro 1992 (1992-10-04) (92-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Gyula Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - doktoreco (–1926) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
inĝeniero
inventisto
nuklea fizikisto
universitata instruisto
profesoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán BAY [baj], hungare Bay Zoltán estis hungara fizikisto, inventisto ano de Hungara Scienca Akademio.

Memortabulo pri Zoltán Bay

Li naskiĝis en la tiama Gyulavári (nun parto de Gyula), en la 24-an de julio 1900, li mortis en Vaŝingtono, en la 4-an de oktobro 1992.

Li frekventis la mezlernejon en Debrecen, kie li konatiĝis pri Lőrinc Szabó, Gyula Illyés, László Németh kaj Lajos Zilahy, tamen li interesiĝis ankaŭ pri Lóránd Eötvös. En Budapeŝto li frekventis universitaton, poste li laboris, kiel fizikisto kaj profesoro. En 1926 li ekhavis la plej altan gradon en la universitato. Poste li loĝis en Berlino 4 jarojn, kie vivis Max Planck, Albert Einstein, Erwin Schrödinger kaj Max von Laue. Li okupiĝis precipe pri atomoj de nitrogeno. Poste li havis profesoran postenon en Szeged, kie li konatiĝis kun Albert Szent-Györgyi. En 1936 li jam laboris en Budapeŝto. En 1944 li helpis la judojn. Post la 2-a mondmilito li estris grupon, kiu sukcese radaris la Lunon, spite tion, ke la Ruĝa Armeo forprenis ĉiujn ilojn. Tiam nova sciencobranĉo naskiĝis.

La sekva politika etoso baris laboradon de Bay, tial li migris al Usono, kie li estis profesoro en Vaŝingtono.