Yu-Gi-Oh!
Jugioho - "Reĝo de Ludoj" | |
---|---|
Originala titolo | 遊☆戯☆王 [Yū-Gi-Ō] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | agfilmo, supernaturo, romantikismo |
Por kiu | ŝonen |
Yu-Gi-Oh! (japane 遊☆戯☆王, Yū-Gi-Ō "Reĝo de Ludoj") estis unue mangaa serio de la desegnisto Takahaŝi Kazuki publikigita en 1996, kiu poste ankaŭ estis efektivigita kiel animeo prezentata kiel televida serio kaj al kiu pluraj pliaj komercaj produktoj, inkluzive de internacie sukcesa kolekta kartludo, estas distribuitaj.
En la centro de la intrigo de la mangao kaj la animeo, kiuj ambaŭ povas esti asignitaj al la ĝenro Shōnen (少年), do porknabaj mangao kaj animeo, estas la komence soleca deksesjara lernejano Yugi, kiu, kunigante la erojn de mistera egipta puzlo, liberigas la spiriton de antikva faraono kaj gajnas lin kiel amiko. Kune kun la faraono, kiu defendas justecon kaj volas puni la maljustulojn, li devas savi la mondon de detruo en diversaj bataloj. Multaj aliaj amikoj, precipe Katsuja/Joey (jen la origina japana persona nomo kaj internacie alinventita usona, anglalingva nomo), Hiroto/Tristan kaj Anzu/Téa, subtenas lin.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La lernejano Yugi Muto resp. Jugi Muto ricevas tridimensian, antikvan egiptan enigmon, kiun neniu ankoraŭ povis kunmeti. Provi solvi ĉi tion ŝanĝas lian tutan vivon. Ĉar kiam li kunmetas la "jarmilan enigmon", li vekas la spiriton de maljuna faraono, kies memoro estis forviŝita kaj kun kiu li nun kunhavas korpon. Kun la helpo de la kartludo Duelaj Monstroj, Yugi kaj la faraono (kiu volas ke oni nomu lin Yami resp. Jami) provas restarigi la perditan memoron de la faraono. Tamen, la jarmilpuzlo estas nur unu el sep jarmilobjektoj kiuj laŭdire havas la potencon detrui la mondon. Tial multaj malbonaj fortoj ĉasas la jarmilan enigmon kaj provas ekposedi ĝia potencon. Sed kune kun liaj amikoj Joey Wheeler, Téa Gardner kaj Tristan Taylor, la 16-jarulo alfrontas ilin. Por videble montri, ke la lernejano nun estas heroo, li post la unuiĝo kun la faraona spirito ricevas tre specifan hararon, kiu aspektas kvazaŭ diversdirekte elradiantaj pintoj de kaj blondaj kaj brunece/ruĝece nigraj haroj.