Viverno
Aspekto
Viverno | |
---|---|
imaginary creature | |
Informoj | |
Kaŝnomo | Vibra |
Sekso | ina |
Kunulo | drako |
La viverno estas legenda kunflugila reptilia kreaĵo kiu havas du krurojn, ofte trovata en mezepoka heraldiko. La vorto devenas el Meza Angla wyvere, el Antikva Nordfranca wivre, kio signifas "vipero".
Oni rigardas la vivernon kiel tipon de drako. Vivernoj norme estas portretataj kiel dukruraj kaj duflugilaj drakoj. Kelkfoje ĝiaj flugiloj havas aglan ungegon ĉe la pintoj. Ĝia cetera aspekto povas varii, ekzemple havi ŝpatan voston aŭ voston serpentecan.