Victoriano Crémer
Victoriano Crémer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Victoriano Crémer Alonso | ||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1906 en Burgoso | ||||
Morto | 27-an de junio 2009 (102-jaraĝa) en Leono | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto ĵurnalisto anarki-sindikatismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Victoriano CRÉMER Alonso (Burgoso, 18a de decembro 1906 - Leono, 27a de junio 2009) estis hispana poeto, romanisto kaj eseisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li kiel filo de fervojisto pasigis sian infanaĝon en Burgoso, Bilbao kaj Leono. Li publikigis sian unuan poemon estante 16-jarulo, en la gazeto Crónica de León. Li laboris en sia junaĝo kiel gazetvendisto, apotekvendisto, skribisto, tipografo, kaj ĵurnalisto, dum li kunlaboris en agado de anarkosindikatistoj de Leono, kie li loĝis preskaŭ sian tutan vivon. Dum la Respubliko estis sekretario de la Leona Laborista Ateneo.
En 1933, li publikigis en la madrida ĵurnalo La Tierra "Vía Crucis (romance obrero)", teksto en poezia prozo en kiu li pritraktis la subpremadon sekvantan la ribelo anarkosindikatista de Casas Viejas. Tial li ricevis literaturan premion de 300 pesetoj, sed ankaŭ milittribunalan proceson. La kapitano Juan Rodríguez Lozano, avo de José Luis Rodríguez Zapatero kaj mentoro de Crémer, defendis la poeton antaŭ la milittribunalo kaj sukcesis atingi la nuligon de la proceso.[1]
Dum la Hispana Enlanda Milito li preskaŭ estis mortigita kelkajn fojojn kaj estis malliberigita en la frankisma koncentrejo de la konvento de Sankta Marko (Leono).[2] Malliberigita, li estis unu de la fondintoj, kun Antonio González de Lama, Luis López Santos, José Castro Ovejero, Luis López Anglada, Antonio Pereira kaj la poeto Eugenio G. de Nora, de la revuo Espadaña, kiu estis esprimrimedo por multaj verkistoj de la tendenco nomita "poesía desarraigada" (elredikiĝinta poezio) de postmilito, kiu suferis opozicion de la frankisma reĝimo.
Lia verkoj trairas el ekzistadismo ĝis sociaj aferoj, inkludante denoncojn de la maljustico kaj la klinon al solidareco. Li kultivis ankaŭ la rakontaron, ĉiam per socialaj nuancoj, kiel ĉe Libro de Caín (1958) kaj Historias de Chu-Ma-Chuco (1970).
En ĵurnalismo, en 1938 li ekkarieris en la falangista gazeto Proa unu jaron post sia eliro de la prizono kaj poste kunlaboris en Pueblo, ABC, Informaciones kaj la radio SER. En 2007 li atingis centjariĝon kaj ricevis diversajn omaĝojn. Spite sian maljunecon, li ankoraŭ publikigis ĉiutagan kolumnon en El Diario de León, titolita Crémer contra Crémer.
Liaj poemaro El último jinete atingis la premion Gil de Biedma en 2008.[1] Li mortis la 27an de junio 2009, estante 102-jaraĝa kaj la plej aĝa poeto de Hispanio.[3][4]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- Libro de Caín (1958). Novelo.
- Historias de Chu-Ma-Chuco (1971). Novelo.
- Libro de San Marcos (1981). Biografio kaj novelo.
- Los trenes no dejan huella. Historia secreta de una ciudad (1986). Novelo.
- Los extraños terroristas de la Sábana Santa (marionetas, títeres y otros volatines) (1994).
- La casona (2001).
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Tendiendo el vuelo (1928).
- Tacto sonoro. Puestos de tierra adentro (1944).
- Fábula de B. D. (1945).
- Caminos de mi sangre 1947.
- Las horas perdidas (1949).
- La espada y la pared' (1949).
- Nuevos cantos de vida y esperanza (1951).
- Nuevos cantos de vida y esperanza II (1952).
- Libro de Santiago (1954).
- Furia y paloma (1956).
- Con la paz al hombro (1959).
- Tiempo de soledad (1962).
- Diálogo para un hombre solo (1963).
- El amor y la sangre (1966).
- Poesía total (1944-1966) (1967).
- Nuevas canciones para Elisa (1972).
- Lejos de esta lluvia tan amarga (1974).
- Los cercos (1976).
- Poesía (1944-1984) (1984).
- El mundo de José Jesús (1987).
- El cálido bullicio de la ceniza (1990).
- Ciudad de los poetas (1990). (Varios poetas)
- La escondida senda (1993).
- El fulgor de la memoria (1996).
- Parábola de Amalia "La Petarda" (1997).
- La resistencia de la espiga (1997).
- La paloma coja (la encrucijada) (2002).
- Cualquier tiempo pasado (2003).
- El palomar del sordo: poesía en llamas (2005).
- Relámpagos tardíos (2007).
- Antología poética (2007).
- El último jinete (2008).
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- "Prólogo y pauta" al Carreño, José Víctor, Alba de ayer (1949).
- El trabajo y la poesía (1960). Eseo.
- "Prólogo" al Paniagua, Eleuterio, Los hombres se matan así (1961).
- León (1961).
- Burgos (1965).
- León y la tragedia de don Pedro Balanzategui Altuna (1969). Kunlabore kun José Eguiagaray Pallarés.
- Libro de Vela Zanetti (1974).
- Artistas en la galería de Maese Nicolás (1977). Ĉefa aŭtoro, León Maese Nicolás; tekstoj de Antonio Gamoneda kaj Victoriano Crémer.
- El libro de los derechos del niño (1978). Kunlabore kun Gloria Fuertes kaj Carmen Conde.
- León inevitable (1978).
- Victoriano Crémer: ante el espejo. León 1920-1940 (1978). Biografio.
- León insólito, ayer y hoy (1981).
- Vela Síller (1981). Eksposicia katalogo. Tekstoj de Victoriano Crémer et alii.
- "Prologo" al Serrano y Hernández, José Alberto, Filosofía del sentimiento de Jean Jacques Rousseau (1982).
- Tabla de varones ilustres, indinos y malbaratados de la ciudad de León y su circunstancia (1983).
- El viajero sospechoso (1987).
- La cueva del minotauro: recuerdo y presencia de la Unión General de Trabajadores en León (1988).
- Arte Lancia (1989).
- Victoriano Crémer y los niños (1989).
- "Discurso sin destino" (1992) Diskurso ĉe nomumo kiel Doktoro Honoris Causa en la Universitato de Leono la 18an de oktobro 1991.
- Libro de Castilla y León (1992). Kunlabore kun aliuloj.
- León en el Camino (1994). Kunlabore kun Javier García-Prieto Gómez.
- León (notas para una antología leonesa) (1995).
- León a la vista (1995).
- La Galicia de Villaamil. Exposición homenaxe: Carlos Villaamil: 1932-1989 (1995).
- Camino de Santiago (1995). Eksposicia katalogo de la 30a de majo ĝis la 25a de junio en la Casa de Galicia en Madrid; bildoj de José Arias kaj tekstoj de Victoriano Crémer, publikigita kiel libro fare de la Xunta de Galegio.
- León: ayer y hoy (1997).
- Arte Lancia. 15 años - 15 pintores (2000). Eksposicia katalogo de la Galería de Arte Lancia kun tekstoj de Victoriano Crémer.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Población, Félix (2009). «El poeta y el capitán». Público. 28a de junio 2009. p. 7.
- ↑ Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. p. 221. ISBN 978-84-666-6478-3.
- ↑ Fallece Victoriano Crémer, el poeta más longevo de España, El Mundo, 27a de junio 2009.
- ↑ Nekrologo de Luis García Montero, "La poesía desarraigada", en El País, 28-VI-2009: [1]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Martínez Fernández, José Enrique. Victoriano Crémer. El hombre y el escritor. León: Ayuntamiento de León, 1991.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La fundación (obra de teatro) en la hispana Vikipedio.