Unterschleißheim - [untaŜLAJShajm] - estas komunumo en Germanio, pli ekzakte en la distriktaroSupra Bavario de la federacia landoBavario. La komunumo troviĝas en la distrikto München, kiu je tri kvaronoj ĉirkaŭas la urbon Munkeno, kaj konsideratas norda antaŭurbo de ĝi. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 29 523 loĝantojn sur areo de 14,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 987 loĝantoj/km².