Saltu al enhavo

Ukrainia Asocio de Futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainia Asocio de Futbalo
emblemo
federacio de futbalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1991 vd
Lando(j)  Ukrainio
Posedatoj Ukraina nacia teamo de futbalo
ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-16-jaruloj
Domo de Futbalo
ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj
ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj
ukrainia nacia futbala teamo de virinaj sub-19-jaruloj
Ukrainia vira nacia teamo de plaĝa futbalo
ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj
ina nacia futbala teamo de Ukrainio
ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj
ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj
stadio Bannikov
ukrainia nacia studenta futbala teamo Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo
vdr
la emblemo de la Unua Ligo, ukraine Прем'єр-ліга, Premjer-liha

La Ukrainia Asocio de Futbalo (UAF), ukraine Українська асоціація футболу, Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF), estas la nacia futbala asocio en Ukrainio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1991. Antaŭ la jaroj 2019 la organizaĵo nomiĝis Федерація футболу України, Federacija Futbolu Ukraini, FFU, do Federacio Futbala de Ukrainio. La asocio interalie ekde la jaro 1992 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata ukraine Прем'єр-ліга, Premjer-liha, do "Unua Ligo". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Ŝaĥtar Donecko, kiu atingis la ĉampionecon la 14-an fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Dinamo Kievo - laŭ la stato de 2023 entute 16-foje.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la teamo en 2012